Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Fukuda Yasuo: ne eviteblas rekonsidero pri sekuraj normoj de nuklea centralo
2011-04-22


Fukuda Yasuo, prezidanto de la konsilantaro de la Forumo Bo'ao por Azio kaj eksĉefministro de Japanio, parolas en la inaŭguro de la jarkuneno de la forumo en 2011. 

 

    La 15-an de aprilo Fukuda Yasuo, prezidanto de la konsilantaro de la Forumo Bo'ao por Azio kaj eksĉefministro de Japanio, esprimis en sia parolo farita en la inaŭguro de la jarkunveno de la Forumo Bo'ao por Azio en 2011, ke ne eviteblas rekonsidero pri sekuraj normoj de nuklea centralo.

 

    Fukuda Yasuo diris, ke post la tertremo kaj cunamo okazintaj en Japanio, la plagitaj lokoj ricevis diversajn helpojn el diversaj landoj kaj regionoj de la mondo, kaj ankaŭ la ĉina registaro esprimis en la unua tempo post la katastrofo la volon liveri diversajn helpojn. "Pro tio mi esprimas ĉi tie dankemon en la nomo de Japanio." Ankaŭ Japanio raportis helpojn liveritajn de diversaj landoj, inkl. de Ĉinio kaj Usono, kaj donis grandan kuraĝon al la savantoj. La tertremon kaj cunamon sekvis alia katastrofo, t. e. akcidento de la Unua Nuklea Centralo en Fukushima. Japanio estas en ĝia solvado. Ĉi-foje Japanio maltrankviligas ne nur najbarajn landojn, sed ankaŭ la tutan internacian komunumon. "Pri tio mi bedaŭras." Nun estas ankoraŭ frue, ke oni venis al la konkludo, tamen mia individua opinio estas, ke oni ne devus forlasi ĉiujn nukleajn centralojn nur pro tiu ĉi akcidento, kio montras iom mallongan vidon. Kaj mi opinias, ke almenaŭ ne eviteblas rekonsidero pri sekuraj normoj de nuklea centralo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng