Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Zhang Haidi -- ĉina “Pavel Korĉagin”
2011-04-22

de YI JIA

 


Post akiro de filozofia magistreco de Jilin-universitato 

 


Partopreno en la “Du sesioj” en Pekino 

 


Zhang Haidi (dekstre) elektiĝis kiel prezidanto de la Ĉina Handikapula Federacio. 

 

    Zhang Haidi, handikapulino, plenumis multajn aferojn, kiujn ne povas fari eĉ multte da normalaj homoj. Ŝi emociis multajn homojn per siaj agoj, fariĝis modelo de ĉinaj gejunuloj kaj estis nomita ĉina “Pavel Korĉagin”.

 

    Zhang Haidi naskiĝis en Jinan de Shandong-provinco septembre de 1955. Iutage en sia aĝo de 5 jaroj kantema kaj dancema, ŝi subite falis teren kaj estis diagnozita je mjelo-angiomo. En la sekvantaj 4 jaroj ŝi akceptis 3 grandajn operaciojn kaj ŝiaj 6 vertebraj lamenoj estis ekscizitaj. Kvankam ŝia vivo estis tenata, tamen ŝi paraplegiiĝis de brusto. Ŝi en sia infaneco komencis memlernadon kun obstineco pro tio, ke ŝi ne povis viziti lernejon.

 

    Zhang Haidi prenis Pavel Korĉagin kiel sian ekzemplon. Batalante kontraŭ la malsano, ŝi memlernis lecionojn de elementa lernejo ĝis universitato.

 

    En la aĝo de 15 jaroj Zhang Haidi kune kun siaj gepatroj venis al malriĉa vilaĝo en Shen-gubernio de Shandong-provinco, kie ŝi instruis infanojn.

 

    Zhang Haidi memlernis ankaǔ lingvojn anglan, japanan, germanan kaj Esperanton, tradukis “Kuracejo ĉe Maro”, “Lebean en Nova Lernejo", “Vojaĝo de Miller”, “Murdoch--Vera Rakonto pri Elefanto” kaj aliajn verkojn. De 1983 Zhang Haidi ekokupiĝis pri verkado kaj verkis prozarojn “Sovaĝaj Anseroj Rapide Flugu”, “Fenestro Malfermita al la Ĉielo” kaj “Pridemando de la Vivo”, kaj romanojn “Sonĝo sur Rulseĝo” kaj “Ekstremo". Ŝiaj verkoj entenas pli ol 2 milionojn da ideogramoj.

 

    En 1991 akceptinte operacion de kancero ŝi eklernis lecionojn pri filozofio kaj akiris filozofian magistrecon en Jilin-universitato en 1993.

 

    En la komenco de la 1980-aj jaroj agoj de Zhang Haidi kaǔzis grandan reagon en la ĉina socio post raporto de amaskomunikiloj. En la 7-a de marto 1983 la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio honoris ŝin per la titolo “eminenta membro de la Komunista Junulara Ligo". En la sama jaro la Ĉina Virina Federacio donis al ŝi la titolon “avangarda laborantino". En 1989 la Centra Propaganda Departemento honoris ŝin per la titolo “elstara laboristo por ideologia laboro de junuloj", en 1991 la Ĉina Handikapula Federacio donis al ŝi la titolon “modelo de senlaca penado", en 1997 ŝi estis elektita de la japana televidstacio NHK kiel unu el la“kvin elstaraj handikapuloj en la mondo” kaj en 2000 ŝi estis honorita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio per la titolo “labormodelo de la lando”.

 

    En la pasintaj multaj jaroj Zhang Haidi partoprenis ankaǔ multajn sociajn laborojn. Ŝi ofte vizitis bonstatigejojn, lernejojn por speciala edukado, familiojn kun handikapuloj, solecajn maljunulojn kaj handikapitajn infanojn. Ŝi longtempe servas kiel konsilanto de la Bonstatiga Fondaĵo por Handikapuloj de Ĉinio, membro de la prezidantaro de la Ĉina Handikapula Federacio kaj vicprezidanto de la Shandong-a Handikapula Federacio. En novembro de 2008, Zhang Haidi elektiĝis kiel prezidanto de la Ĉinaj Handikapula Federacio. Ŝi aktive partoprenis en diversaj laboroj kaj agadoj por handikapulaj aferoj, alvokis la tutan socion subteni la handikapulajn aferojn, prizorgi kaj helpi handikapulojn, kuraĝigi handikapulojn memfortigi, memstari kaj faris elstarajn kontribuojn por disvolviĝo de la handikapulaj aferoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng