2011-04-25 La 20an de aprilo la Komerca Ministerio de Ĉinio aprobis la planon de la retkompanio Nokia Siemens pri akiro de parto de aktivoj de ret-aparatoj de la kompanio Motorola Solution, diris proparolanto de Nokia Siemens.
La aprobo de la Komerca Ministerio de Ĉinio estas la lasta el la naŭ kontraŭtrustaj kapjesoj kiujn Nokia Siemens bezonas el diversaj regionoj kaj landoj por la akiro de Motorola.
Analizistoj diris, ke la kompanio sukcese kompletigos la akiron probable en tiu ĉi monato.
Nokia Siemens anoncis en julio, ke ĝi planas aĉeti plejparton de la aktivoj de ret-aparatoj de Motorola kontraŭ 1,200 milionoj da usonaj dolaroj.
La komerco povas malfermi la profitodonan nordamerikan merkaton por Nokia Siemens kaj fari la kompanion pli forta konkurencanto de la mondo kontraŭ la ĉina teknika kompanio Huawei.
(Redaktoro: Liu Zijia) |