2011-04-25
Agrablan Paskofeston, belajn printempajn tagojn ni deziras elkore. Akceptu bondezirojn de la membroj de la loka Esperanto-Klubo, la kunlaborantoj, helpantoj ĉe la Interkultura Centro Herzberg kaj lernantoj de Nicolai-lernejo, kiuj en la Esperanto-fakrondo pretigis la belajn salutkartojn, kiujn vi vidas sur la foto en la sama retpaĝo kaj per kiuj ni salutas ankaŭ niajn geamikojn en la ĝemelurbo Góra en Pollando, infanojn kaj gekolegojn en aliaj partnerlernejoj.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|