2011-04-25
La 24-an de aprilo, okazis celebrado por la 100-jariĝo de Qinghua-Universitato en la Popola Halo de Pekino. Partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Xi Jinping kaj Li Keqiang ĉeestis la ceremonion. Hu Jintao faris gravan parolon.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la celebrado. Li diris, ke la juna generacio de Ĉinio devas havi, kaj nepre havos, brilan perspektivon kaj kune klopodos por la pli bela estonteco de la granda patrolando kaj la granda nacio.
Redaktoro: Zhang Xiaotong |