2011-04-25 de IVANKA STOYANOVA
Dum mia unua vizito en Ĉinio en 2006, kiam mi rigardis la manĝantajn homojn per bastonetoj, mi pensis, ke tio estas tro malfacila afero kaj mi neniam sukcesos manĝi tiel. Tiam mia juna ĉina amikino Xiao Xiao instruis kaj kuraĝigis min uzi manĝbastonetojn kaj mi estos ĉiam dankema al ŝi pri tio. Xiao Xiao klarigis al mi, ke ni tenas la du bastonetojn per 3 fingroj por manĝi kaj la meza fingro fakte moviĝas kaj gvidas la bastonetojn. Alie, tiuj du samlongaj bastonetoj ĉiam devas esti en la sama nivelo. La funkcioj de manĝbastonetoj estas tre multaj-- per ili oni povas: dispartigi, teni, tenajli, preni, kirli. Ili estas malmultekostaj, sed nemalhaveblaj. La praktiko eĉ montras, ke estas pli facile enbuŝigi vermiĉelojn per bastonetoj ol per forko.
En Ĉinio oni kutime kuiras kaj proponas la fiŝon tuta-- tio estas pruvo, ke la fiŝo estas freŝa kaj dum la manĝado ĉiuj deŝiras pecetojn per manĝbastonetoj.
La plejmulto de la ĉinaj manĝaĵoj estas preparitaj en malgrandaj pecetoj, pretaj por tuja preno kaj manĝado.
La manĝbastonetoj estas faritaj el malsamaj materialoj kaj la plej ofte uzataj estas la lignaj kaj bambuaj. Lastatempe pro la deficito en la lignoproduktado multaj ĉinaj manĝejoj pripensas pri la uzado de manĝbastonetoj el plasto kiel pli ekologiaj manĝilaroj.
Manĝi per bastonetoj estas ankaŭ saniga ago. Laŭ onidiro, tio estas ankaŭ ekzercado por la cerbo, ĉar dum la manĝado per bastonetoj moviĝas pli ol 50 muskoloj, nome tiuj de fingroj, polmo, brako kaj ŝultro kaj pli ol 30 artikoj kaj ili ligiĝas kun la cerba kortekso.
Iuj ĉinaj fiziologoj eĉ asertas, ke la uzado de bastonetoj povas lertigi la manajn muskolojn kaj samtempe ekzerci la cerbajn funkciojn. Nun, kiam mi jam sufiĉe longe vivas en Ĉinio kaj sperte manĝas per bastonetoj mi kuraĝas proponi al la eŭropanoj- nepre provu!
 Mia tagmanĝo en nia oficmanĝejo facile manĝebla per manĝbestonetoj |
|
 Ivanka matenmanĝas per manĝbastonetoj |
|
 Diversaj manĝbastonetoj aĉeteblas |
|
Manĝbastonetoj |
|
 Diversaj manĝbastonetoj |
|
 Manĝbastonetoj, kiuj donacis al mi mia estrino sinjorino Su Yijun |
|