Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉe Akvorando gajnis OSIEK-premion en la 2011-a OSIEK-konferenco
2011-04-25

de CHEN JI

 

    La de Laǔlum esperantigita ĉina klasika romano Ĉe Akvorando gajnis OSIEK-premion

 

 
La prezidantino de OSIEK Anne Jausions deklaris, ke Ĉe Akvorando gajnis la OSIEK-premion de 2011.
    La 23-an de aprilo en Wuhan, Ĉinio, kun plena sukceso fermiĝis la 16-a Seminario de la Hubei-a Esperanto-Asocio (HEA) kaj la 2011-a Jarkonferenco de la Organiza Societo de la Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK). Pli ol 60 e-istoj el 8 landoj ĉeestis la 6-tagan konferencon.

 

    Laǔ la kutimo ĉiujare OSIEK disdonas premion al vivanta esperantisto pro lia kultura kreaĵo nefikcia en Esperanto. En la unua tago de la konferenco Anne Jausions, prezidantino de OSIEK prezentis al la ĉeestantoj la 5 kandidatojn kaj iliajn verkojn aǔ tradukaĵojn por ĉi-jara OSIEK-premio, nome Dek Tagoj de Kapitano Postnikvo verkita de Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, itala 14-mil-versa poemo La Dia Komedio esperantigita de Enrico Dondi el Italio, tri-voluma Ĉe Akvorando esperantigita de Laǔlum el Ĉinio, Ordeno de Verda Plumo verkita de Josip Pleadin el Kroatio kaj Nu, kaj Do de Sen Rodin el Rumanio. En la sekvaj 4 tagoj la OSIEK-membroj el tiuj kandidataj verkoj aǔ tradukaĵoj laǔ la enhavo, stilo, lingvonivelo kaj literatur-valoro voĉdone elektis unu kiel premiiton. En la 23-a de aprilo, la ferma tago de la konferenco, 24 OSIEK-membroj voĉdonis por la ĉi-jara premio. Laǔ la regularo de OSIEK, kiam la kandidata verko akiros pli ol duono da voĉoj, la rezulto estos valida. Finfine la ĉina klasika romano Ĉe Akvorando esperantigita de Laǔlum per 14 voĉoj gajnis la premion kaj li ricevos 700 eǔrojn kiel monpremion. Antaǔ Laǔlum en 1999 la alia ĉina veterana tradukisto Xie Yuming per sia tradukaĵo Ruĝdoma Sonĝo gajnis la premion.

 

 


Oni kalkulas la balotilojn. 
   Kultura kaj filozofia etoso en la konferenco

 

    Forta literatura kaj kultura etoso regis la tutan konferencon. La oraganizantoj aranĝis preskaǔ 10 prelegojn ĉirkaǔ la konferenca temo "Ĉina Saĝo".  

 

    Franca filozofia doktoro s-ro Eugene de Zilah estas fondinto de OSIEK kaj redaktoro de ĝia organo "La Gazeto". Li el sia filozofia vidkampo komparis la diferencon inter saĝo kaj filozofio kaj per sia prelego "Ĉina Saĝo en Eǔropa Perspektivo" konigis sian komprenon pri Taǔismo kaj ĝia saĝo kaŝita en la ĉina kulturo. Ĉinaj prelegantoj Shi Chengtai kaj Wang Chongfang per "La klasikaĵo pri Konfuceismo en Esperanto" kaj "La saĝeco de Laǔzi" predikas pri la tre gravaj ĉinaj pensuloj Konfuceo kaj Laǔzi. Kvankam pro san-stato Wang Chongfang ne povis persone partopreni la konferencon, tamen li sendis sian prelegon al la konferenco kaj komisiis al s-ro Michel Fontanie laǔtlegi ĝin en la konferenco. En la komenco de sia prolego, Wang skribis:

 

    Karaj kaj estimataj samideanoj,

 

    Antaŭ ĉio mi devas peti pardonon, ke pro ia kialo mi bedaŭre ne povas persone ĉeesti tiun ĉi E-Seminarion kaj anstataŭe faras nur skriban prelegon. La titolo de mia prelego estas "La Saĝeco de Laŭzi". Nu, kiu aŭ kio estas Lauzi, kaj kia estas la saĝeco sub tiu ĉi nomo? Mi, kiel preleganto, havas la devon fari mian plejeblon por kontentigi per koncizaj vortoj vian scivolon.

 

    Li en sia prelego profunde analizis la kernon de la filozofio de Taoismo kaj ĝian influon al la moderna socio. Li opinias, ke Laŭzi estas vera saĝulo, ĉar li povis vidi ne nur la eksteran aspekton de afero, sed ankaŭ ĝian esencon aŭ substancon, ne nur la pozitivan flankon, sed ankaŭ la negativan flankon, kaj en la nuna epoko, multaj homoj ne nur ne estas kontentaj, sed, kontraŭe, eĉ sentas sian spiriton sterila kaj sian vivon sensignifa. Kaj la kialo estas la kontentigo de la senbrida deziro je la materia ĝuo, tio pliintensigas konkuradon kaj difekton de la natura medio, tiel ke la ekologia ekvilibro estas rompita.  

 

    Zhuo Zhaoming el Taiwan de Ĉinio en la konferenco prezentis sian prelegon pri "I-Ĝingo kaj Daŭdeĝingo".  Li per tre simplaj vortoj klarigis al la ĉeestantoj la enhavon de "I-Ĝingo"  kaj "Daŭdeĝingo", li eĉ komparis tiujn ĉinajn filozofiojn kun la Biblio de okcidentaj landoj, tio vekis intereson de la ĉeestantoj. Ĉina bonzo Miaohuo per simplaj vortoj predikis al la ĉeestantoj pri budhismo, li ankaǔ kiel portempa ĉiĉerono gvidis la ĉeestantojn al budhisma templo por ke ili persone spertu la religian etoson.

 

    Krom la filozofiaj diskutoj ankaǔ la ĉina kulturo luds gravan rolon en la konferenco. S-ro Hu Guozhu, Liu Jianguo, kaj Wei Yida respektive per "Ĉina saĝo iom el hanlingvo", "Kulturo en Anhui", kaj "Ĉineska saĝo" prelegis pri la ĉina poemo, kulturo en Anhui kaj la tre speciala formo de ĉina poemo Ci. La veterana poemtradukisto Hu Guozhu montris al la ĉeestantoj la de li esperante verkitan Akrostiko kaj konigis la signifon kaŝitan en la poemo kaj specialan strukturon kaj formon de la akrostiko. Verŝajne la ĉina saĝo ĉie videblas en la konferenco. 

 

    La ĉina bofilo Michel Fontaine (lia edzino estas ĉinino) rakontis sian romantikan amon kaj vivon en Ĉinio. Li per sia persona sperto komparis la diferencon de la ĉiutaga vivo inter Ĉinio kaj Francio, kaj lia vigla parolado kaj interesaj parol-temoj foje refoje vekis ridojn kaj aplaǔdojn de la aǔskultantoj.

 

    Nova provo por ambaǔ organizoj

 

    La konferenco ŝajne estis versence kultura konferenco, eĉ post vespermanĝo oni aranĝis prelegojn kaj demonstrojn de ĉinaj tradiciaj kulturoj.

 

    Dum la konferenco la ĉeestantoj ankaǔ vizitis muzeon, budhisman templon, te-artejon kaj aliajn kulturajn vizitindajn lokojn de la urbo Wuhan. Ŝajne por la Hubei-a E-Asocio estas nova provo okazigi sian regulan seminarion kunlabore kun eksterlanda organizo, kaj tio donas al la seminario tute freŝan kaj novan etoson, pri tio Peng Zhengming, la prezidanto de HEA kaj Loka Konferenca Komitato, diris, ke la alveno de gastoj forte pliriĉigis la enhavon de la seminario, li ankaǔ deziras ke estontece HEA plifortigos sian kunlaboron kaj kontaktiĝon kun eksterlandaj organizoj kaj e-istoj por plivigligi sian seminarion.

 

    Ankaǔ Anne Jausions, prezidantino de OSIEK, estas kontenta pri la ĉi-jara konferenco. En la konferenco nemalmultaj ĉinaj literatur-amatoroj aliĝis al la organizo OSIEK, tio pli-malpli grandigis la membrokvanton de la organizo. Anne diris, ke estas unuafoje, ke OSIEK-Konferenco eliris el Eǔropo al Ĉinio, tio ankaǔ estas la deziro de Lena, la fondintino de OSIEK forpasinta en 2009, kaj la ĉi-jara konferenco en Wuhan estas ege sukcesa -- laǔ la temo, laǔ la prelegoj, laǔ la partoprenantoj k.t.p.. Ŝi alte taksas la organizadon de LKK kaj al ili esprimas sian dankemon. Ŝi ankaǔ invitas ĉinajn e-istojn, kiuj ŝatas E-literaturon, partopreni la staĝon pri E-literaturo en Espeanto-kultur-centro en Bouresse, meze de Francio de la 9-a ĝis la 13-a de oktobro, 2011, kaj venontan OSIEK-konferencon en Svitavy, Ĉehio, julie 2012.  

 

    Estas sendube, ke dank' al tia kunlaboro, ambaǔ  organizantoj multe rikoltis – plifortiĝo de la interkomunikado, kultura interŝanĝo kaj kompreneble la praktikado de la lingvo Esperanto. Kaj pli da partopreno de alilandaj e-istoj donas pli fortan internacian etoson al la renkontiĝo, tiamaniere Esperanto realigos sian veran sencon de la internacia lingvo. Estas atendinte, ke estontece pli da lokaj E-asocioj ludos aktivan rolon en la kunlaboro kun alilokaj, eksterlandaj kaj diverfakaj asocioj por pliriĉigi la enhavon de siaj E-renkontiĝoj kaj aldoni al la loka e-movado freŝan aeron kaj internacian etoson kaj fine realiĝos la interkomunikadoj inter diversaj popoloj.

 


S-ro Eugene Zilah prelegas. 
 
 
Peng Zhengming kaj lia samideano prezentas ĉinajn tradiciajn muzikinstrumentojn.
 

Yu Jianchao konigas al la ĉeestantoj kulturon kaj saĝon pri manĝbastonetoj. 
 
 
La konferencpartoprenantoj vizitas la parkon, kie HEA disvastigas Esperanton.
 

Kunfotiĝo en la Ĉerivera Parko de Wuhan 
 

S-ino Pierrette Muller el Germanio prove ludas la ĉinan muzikinstrumenton hulusi. 
 

Francoise Laubacher el Francio lernas ĉinan man-esprimon de ciferoj. 
 

Ho Song el Koreio kaj ĉina e-istino Guo Shaomei dancas en la Esperanto-domo de Peng Zhengming 
 

S-ro Wang Minhao montras al aliaj sian foton. 
 

La partoprenantoj antaǔ la Hubei-a Muzeo 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng