La 24an de aprilo Esperanto-Asocio de Baotou, Esperanto-Asocio de Ŝtala Grupo de Baotou kaj Esperanto-Asocio de Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio kune okazigis agadon "Protektu la patrinan riveron, verdsteloj ekagadu". Ĉinoj nomas la Flavan Riveron la patrina rivero. En la agado partoprenis pli ol 60 esperantistoj, policanoj kaj ĵurnalistoj de lokaj televiziaj stacioj, kaj ili kolektis forĵetaĵojn ĉe la bordo de la rivero.