Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mia verda vojaĝo en Koreio (II)
2011-04-26

de TAN XIUZHU

 

    Parolema Junko kaj silentema Nema

 

    Posttagmeze de la 5-a, kiam fermiĝis la 35-a Korea Kongreso de Esperanto, nia grupo, sekvante la Pusan-ajn samideanojn ĉeestantajn la kongreson, venis al Pusan, la dua granda urbo de Koreio.

 

    Survoje al Pusan, mi kaj mia kolegino Eta Zhang veturis per privata aŭto de Nema. En ĝi estis ankaŭ nia prizorganto Junko. Junko diris, ke li estas posteulo de Konfuceo, ĉar li havas la saman familian nomon kun Konfuceo. Junko estas energioplena kaj fervora babilemulo. El liaj paroloj mi multe informiĝis pri la korea Esperanto-movado kaj ankaŭ socia vivo. Li tre bone parolas Esperante. Li lernis Esperanton de japana samideano per korespondado. Nun li kaj Nema senpage gvidas E-kurson. Nema instruas infanojn, dum li donas lecionojn en mezgrada kurso. Li instruas Esperanton ankaŭ surrete. Lia instrua maniero estas: li faras demandojn al lernantoj, kaj la lastaj respondas, kaj li korektas iliajn respondojn. Lia surreta instruado jam daŭris unu kaj duonan jarojn. Li diris, ke surrete la instruisto kaj lernantoj ne povas vidi unu alian, sed la landa kongreso de Esperanto donis al ili ŝancon intervidiĝi. Dum ni interbabilis, Nema malofte intervenis. Li havas du infanojn, 13-jaran kaj 12-jaran. Kondukante la aŭton li aŭdigis al ni belan muzikon. Kiam li aŭdigis al ni la ĉinan kanton "La luno reprezentas mian koron" kaj aliajn ĉinajn kantojn, mi ege surpriziĝis. En nia laborejo mi aŭdis miajn junajn kolegojn kanti tiun kanton, mi tamen ne atendis, ke en Koreio eĉ mezaĝaj viroj ŝatas tiun kanton kaj eĉ povas kanti en la ĉina lingvo. Nema esperas, ke oni tradukos la kantotekston en Esperanton. Li aŭdigis al ni ankaŭ Esperantajn elsendojn de Ĉina Radio Internacia, dirante, ke li havis multajn informojn pri Ĉinio ĝuste pro la elsendoj.

 

    Gastado en Alta Lernejo Isabelle

 

    La 6-an de oktobro ni venis al Alta Lernejo Isabelle de Pusan en akompano de fraŭlino Perlo kaj s-ro Siko. Tie biologia instruisto funkciigis Esperanto-kurson. Li invitis nin al la kurso por stimuli la lernantojn. Mi kun plezuro akceptis la inviton, ĉar propagandi Esperanton kaj kuraĝigi lernantojn estas mia devo, kaj tio estas ankaŭ bona ŝanco por diskonigi la 89-an UK okazontan en Pekino en 2004.

 

    La lernantoj havis grandan intereson pri ni. Videble ili tre deziris alparoli nin, sed sentis iom da timemo. Ĉe la ŝtuparo tri knaboj alpaŝis por min saluti per Esperanto. Kiam mi reciprokis "saluton", ili ege ĝojis certe pro sia unua sukceso rekte kontaktiĝi kun fremdlanda gasto per Esperanto. Ĉar la studentoj estas ankoraŭ komencantoj, nia interparolo iris helpe de la instruisto Bak Jun-ho. Kiam mi eksplikis al ili la valoron kaj idealon de Esperanto per mia propra sperto, la studentoj pretervole eligis "ho!" pro admiro. Fine ni kune fotiĝis, kaj la studentoj donacis al mi verdstelan insignon.

 

    Intervjuita de "Pusan-a Tagĵurnalo"

 

 

 

    Elirinte el la Alta Lernejo Isabelle ni venis al la domo de "Pusan-a Tagĵurnalo" en la 3-a horo, akompanate de Ombro, Pako, Hanpin, Gracia kaj Perlo, por akcepti intervjuon. "Pusan-a Tagĵurnalo" estas unu el la du grandaj tagĵurnaloj de la urbo. La intervjuo estis aranĝita dank' al klopodo de Pusan-a esperantisto. Ĵurnalisto faris al mi jenajn demandojn: Kio estas la celo de UK? Kial Ĉinio invitas la 89-an UK? Kiel Ĉinio sin preparas la kongreso en 2004? Kiel vi propagandas la kongreson al koreaj samideanoj? Mi tre ĝojas havi ŝancon propagandi Esperanton kaj la Pekinan UK al la korea publiko ekster nia movado. Respondante la demandon "Kian impreson vi havas pri Koreio", mi diris al la ĵurnalisto, ke mi havas tre belan impreson pri Koreio, precipe pri la koreaj samideanoj, ĉi tie mi sentas min tute kiel inter parencoj. Tiam li demandis: "Ĉu pro tio, ke ni havas la saman vizaĝon?" "Ne nur pro la sama vizaĝo, sed ankaŭ pro la sama kultura fono kaj pensmaniero," mi respondis. Je la fino de la intervjuo li diris: "Vi estas afabla onklino. Mi deziras al vi agrablan vojaĝon." Mi unuafoje aŭdis tian esprimon ekster Ĉinio, mi tamen sentas en tio grandan intimecon, ĉar tiu esprimo mem estas de orienta kaj ĉina stilo.

 

    Post la intervjuo ni venis al la aŭtostacio por veturi al Pohang. Tie mi brakumis la Pusan-ajn samideanojn por adiaŭi kaj danki ilin. Mia koro doloretis de la disiĝo kaj miaj okuloj malsekiĝis.

 

    En Pohang

 

    De Pusan al Pohang nia buso iris nur unu kaj duonan horojn. Kiam ni atingis Pohang, nin atendis en la stacio s-ro Leporo. Li veturigis nin unue al la hotelo kaj poste al ĉina restoracio por intervidiĝi kaj vespermanĝi kun Pohang-aj samideanoj. La renkontiĝo estis organizita de s-ro Park Wha-chong, vicprezidanto de KEA. Eble pro sia korpulenteco li havas Esperantan karesnomon Urso. S-ro Park Wha-chong estas kuracisto de interna medicino kaj havas sian privatan klinikon en Pohang. Li estas ankaŭ entuziasma movadano por Esperanto kaj monoferanto de la korea Esp-movado. Tiutage al la renkontiĝo venis ankaŭ lia edzino esperantistino Gloreta kaj flegistinoj laborantaj en lia kliniko. Ankaŭ s-ro Leporo, kiu estis taskita prizorgi nin, estas ĉefoficisto de lia kliniko. Mi ne scias, ĉu ili esperantistiĝis pro s-ro Park Wha-chong aŭ s-ro Park dungis ilin pro tio, ke ili estas esperantistoj. Ankaŭ Klara kaj Brilo estas esperantista paro. Mi ne scias iliajn verajn nomojn. Klara estas tre gaja kaj serena, kaj nun lernas la ĉinan lingvon. Ambaŭ diris, ke ili kune iros al Pekino por partopreni UK en la venonta jaro.

 

    En la oficejo de la Teagu-a Esperanto-Filio

 

    Vespere de la 7-a, ni venis al la urbo Taegu per aŭtobuso. Komisiite de la Taegu-a Esperanto-Filio s-ro Na venis renkonti nin en la stacio. En la 7-a horo s-ro Lee Chong-yeong venis al nia hotelo por veturigi nin al la oficejo de la Taegu-a Esperanto-Filio. Alte super la domo, kie estas la oficejo, pendas neonlampa reklama ŝildo kun la vorto "Esperanto", kiu videblas jam de malproksime. En la oficejo mi vidis bone konatan s-ron Kim Young-myung. Li estas vicprezidanto de KEA kaj pediatro. Ĉiujare li elspezas multan tempon por partopreni en Esperantaj aktivadoj en kaj ekster Koreio. Li ankaŭ estas malavara monhelpanto de la korea Esp-movado.

 

    S-ro Lee Chong-yeong elprenis ekzempleron de "Lanterno Azia", organo de KEA, kaj diris al ni, ke la revuo kun 20 paĝoj eldoniĝas ĉiujare 11-foje kaj havas ĉiunumere 800 ekzemplerojn, kiujn oni senpage distribuas al la membroj de KEA; la eldonado de ĉiu numero kostas 600 usonajn dolarojn. La koston kovras gajno pro aperigo de reklamoj kaj mondonacoj de esperantistoj. Prof. Lee Chong-yeong respondecas pri varbado de reklamantoj kaj pagas koston de unu numero ĉiujare. Li ankaŭ "devigas" aliajn relative bone enspezantajn samideanojn kiel s-roj Kim Young-myung kaj Park Wha-chong pagi ĉiujare por unu numero respektive. Prof. Lee Chong-yeong ĝuas altan prestiĝon inter en nia movado internacie kaj enlande.

 

    Je la 8-a horo prof. Lee elprenis radioricevilon por aŭskultigi pri la Esperantaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia. Havante tiujn fidelajn aŭskultantojn, miaj kolegoj en Ĉina Radio Internacia devas senti fieron kaj ĝojon. S-ro Lee Chong-yeong esperas aŭdi pli multajn informojn pri Esperanto en la elsendoj. La prezidanto profesoro Kim si-hon de la Taegu-a Esperanto-Filio donis oficialajn vortojn por nin bonvenigi.

 

    Je la fino de la kunsido prof. Lee Chong-yeong invitis nian grupon al matenmanĝo en lia hejmo en la sekvanta tago, kaj ni kun plezuro akceptis la inviton.

 

    En la hejmo de prof. Lee Chong-yoeng

 

 

    La apartamento de prof. Lee Chong-yeong lokas sin en alta domo apud rivero. Elegante kaj artisme dekoraciita, ĝi elspiras profundan klerecon kaj kulturan tradicion. Prof. Lee Chong-yeong kaj lia edzino havas tri gefilojn kaj 6 genepojn. Tio estas granda feliĉa familio. La gefiloj ĉiuj estas bone edukitaj kaj sukcesplenaj. Kvankam ili forestas hejme, tamen oni povas senti ilian ekziston vidante surmure la olepentraĵojn de la filino kaj dekoraciajn pentraĵojn de la bofilino kaj fotojn. Mi foje vidis la edzinon de s-ro Lee dum la Tamperea Kongreso. Ŝi preparis por ni viandan kaĉon laŭ la gusto de ĉinoj kaj interŝanĝis kun ni kelkajn vortojn en Esperanto. Prof. Lee Chong-yeong prezentis al ni la 7 binditajn volumojn de genealogio de la familio Lee kaj malfermis du el ili por montri la originon de la familio kaj sian pozicion en ĝi. El la libroj ni informiĝis, ke la prapatro de s-ro Lee estis ĉino. Antaŭ mil jaroj la prapatro de s-ro Lee kiel altranga oficisto de ĉina kortego venis al Koreio, tie fiksloĝis kaj generis. Nun tiu familio jam havas 33 generaciojn kaj s-ro Lee apartenas al la 28-a. Ĉiuj 7 volumoj estas skribitaj en la ĉinaj ideogramoj. Sed nun granda parto de la korea junularo ne konas la ĉinajn ideogramojn. Prof. Lee timas, ke estonte la volumoj fariĝos nelegeblaj por la posteuloj, kaj ankaŭ li ne scias kiel daŭrigi la registron de la genealogio de la familio. Malgraŭ tio prof. Lee diris al sia plejaĝa nepo, ke daŭrigi la genealogian registron de la familio estas lia devo kaj tasko.

 

    En la oficejo de KEA

 

    Posttagmeze de la 8-a, ni revenis al Seulo per trajno. Antaŭtagmeze de la 9-a ni vizitis la oficejon de KEA en akompano de s-ro Hong Song. La oficejo troviĝas en la 16-a etaĝo de iu blugriza domo apud Han-rivero. Ĝi estis aĉetita per la mono donacita de koreaj samideanoj antaŭ pli ol dek jaroj. Tie oni povas ĝui pejzaĝon de Han-rivero kaj havi panoraman vidon de la insulo Youido, nomata "Seula Manhattan". En la oficejo de KEA ni vidis s-ron Sono, ĝeneralan sekretarion, unike plensalajratan laboranton de KEA. Li estas junulo gaja kaj afabla. El nia interparolo ni informiĝis, ke la talenta kantistino de la arta trupo Espera Mondo, kiu ludis en la 35-a Korea Kongreso de Esperanto, estas lia edzino, kaj tiu franclingva instruistino, kiu promenis kun ni ĉirkaŭ la kongresejo, estas edzino de s-ro Hong Song. En Koreio mi trovis multajn esperantajn geedzojn. Ĉu Esperanto estas ilia svatanto?

 

    S-ro Sono diris al mi, ke la oficejon ofte vizitas alilokaj kaj alilandaj esperantistoj. En ĝi instaliĝas movebla lito por ilia eventuala uzo. Ĝenerale en la oficejo laboras nur s-ro Sono, tamen venas ofte volontuloj laŭ bezono. Dum ni interparolis, envenis volontulino f-ino Inda. Tiutage estis ŝia naskiĝ-tago kaj ni invitis ŝin al nia kuna tagmanĝo por gratulo.

 

    Nia lasta vespero en Koreio

 

    Vespere de la 9-a, bela kaj mode vestita s-ino Natura invitis nin al vespermanĝo, al kiu venis ankaŭ s-ro Lee Jung-kee kaj s-ro Na Joseph. Tio estis nia lasta vespero en Koreio. S-ro Lee Jung-kee kaptis ĉiun minuton por informiĝi pri koncernaj aferoj de la UK kaj interkonsiliĝis kun ni pri niaj kunlaboroj. Li estas optimisma pri la aliĝo de koreaj samideanoj al la venontjara UK. Ankaŭ mi havas similan opinion, ĉar dum la vizitado mi pli konvinkiĝis pri la vigleco kaj forteco de la korea Esp-movado, kaj krome estas tre facile por koreaj samideanoj iri al Ĉinio. S-ro Lee Chong-yeong eĉ proponis ŝipveturi al Ĉinio. Multaj koreaj samideanoj montris al ni deziron partopreni venontjare en la Pekina UK kaj iuj el ili eĉ deziris fariĝi tiam volontuloj. Ilia subteno havigis al mi pli fortan fidon por sukcesigi la UK. Adiaŭante ilin, mi havis en mia koro grandan dankemon pro ilia afableco kaj amikeco kaj malĝojon pro la disiĝo.

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng