2011-04-26
Antaŭtagmeze de la 25-a de aprilo Xi Jinping, ĉina ŝtata vicprezidanto kaj vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono, intervidiĝis en Pekino kun ĝeneralaj stabestroj el membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kiuj estas Saken Zhasuzakov, prezidanto de la Kazaĥa Stabestra Komitato,Taalaybek Omuraliev, kirgiza ĝenerala stabestro, Nikolay makarov, rusa ĝenerala stabestro, Ramil Nadyrov, taĝika ĝenerala stabestro, kaj Rustam Niyazov, vicministro de la Uzbeka Nacidefenda Ministerio. Ili estas en Pekino por ĉeesti la kunvenon de ĝeneralaj stabestroj el membrolandoj de ŜKO.
La ĝeneralaj stabestroj esprimis, ke ili volas profundigi kunlaboron kaj kune antaŭenigi la kunlaboron en defenda sekureco de la organizo.
(Redaktoro: Niu Xueqin)
|