Vespere de la 25-a de aprilo, invitite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, aŭstralia ĉefministro Julia Gillard atingis Pekinon kaj komencis sian 4-tagan oficialan viziton al Ĉinio.
Dum la vizito ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝos kun Gillard kaj ĉefministro Wen Jiabao havos interparolon kun ŝi. Vicĉefministro Li Keqiang kaj Gillard kune ĉeestos en la ĉina-aŭstralia kunlabora forumo pri ekonomio kaj komerco.