Ekonomia Komisio de UN por Latin-Ameriko kaj la Kariba Regiono diris, ke inter la jaroj de 1999 ĝis 2007, entute 128 milionoj da loĝantoj el 10 latin-amerikaj landoj leviĝis ĝis la ekonomia nivelo kategoriigita kiel la meza klaso.
"Kreskis la nombro de mez-klasaj familioj kaj ilia averaĝa enspezo dank' al tri faktoroj -- plialta malneta enlanda produkto, falanta malriĉeco kaj pliboniĝeto en enspezo-distribuo," diris la komisio.