Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pekino, Tokio kaj Seulo klopodas por establi kadron de triflanka investo
2011-04-26


Chen Deming, ministro de komerco de Ĉinio (maldekstre), Kim Jong-hoon, ministro de komerco de Koreio (dekstre), kaj Banri Kaieda, ministro de komerco de Japanio (meze) en Tokio 

 

    Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Tokio en la 24-a de aprilo, la ministroj de komerco de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, renkontiĝintaj en Tokio okaze de ilia 8-a triflanka kunveno, interkonsentis dimanĉe doni pli da fortoj por atingi baldaŭ komunan konon pri establo de la kadro por triflanka investo.

 

    La kunvenon ĉeestis Chen Deming, ministro de komerco de Ĉinio, Kim Jong-hoon, ministro de komerco de Koreio, kaj Banri Kaieda, ministro de komerco de Japanio.

 

    La ministroj alvokis akceli kunan studon pri interkonsento pri liberaj interŝanĝoj inter la tri landoj, kaj en la studo devos partopreni reprezentantoj el la registaroj, komercistoj kaj fakuloj.

 

    Kaj la ministroj unuanime opiniis, ke konservo kaj disvolvo de la komerca sistemo en libereco kaj malfermo utilos ne nur al subteno de reprospero de la katastrofe plagita regiono de Japanio, sed ankŭ al garantio de vigla kaj daŭrigebla kreskado en la tri landoj.

 

    Chen Deming, ministro de komerco de Ĉinio, asertis, ke Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos la kunagadon kaj interŝanĝojn kun la du najbaroj sur la kampoj ekonomia kaj komerca.

 

(el http://french.news.cn/economie)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng