La 19an de aprilo Gao Wentao, 83-jara artisto de papertondaĵoj en urbo Qinhuangdao, provinco Hebei, montris al la najbaroj siajn ĉirkaŭ cent papertondaĵojn kaj afiŝojn, ekzemple Brila Vojo, Portreto de Li Dazhao (unu el la ĉefkreintoj de la Komunista Partio de Ĉinio) por la 90-jara jubileo de la Kompartio.