Diskonigo de scioj pri sekureco de nutraĵoj en fervoja stacio
2011-04-26
La 24-an de aprilo la Bangbu-a Kontrola kaj Administra Buroo de Nutraĵoj kaj Medikamentoj diskonigis sciojn pri sekureco de nutraĵoj al pasaĝeroj en la fervoja stacio de Bangbu en An'hui-provinco.
Al pasaĝeroj oni disdonis libretojn pri sekureco de nutraĵoj, montris nutraĵojn malbonajn kaj superantajn templimon por kvalitogarantio kaj konigis metodojn pri elekto de sekuraj nutraĵoj por altigi iliajn kapablojn de distingo de malbonaj nutraĵoj.