Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mia verda vojaĝo en Koreio (I)
2011-04-26

de TAN XIUZHU

 

    Por ĉeesti la 35-an Korean Kongreson de Esperanto kaj ankaŭ por varbi por la 89-a UK en Pekino en 2004, ni 4 ĉinaj esperantistoj faris viziton al Koreio dum unu semajno de la 3-a ĝis 10-a de oktobro. Ĉie, kie ni estis, ni ricevis varman akcepton de la koreaj samideanoj, ke ni ĉiutage banis nin en feliĉa sento alportita de Esperanto.

 

    Ĉinlingva profesoro Lee Young-koo

 

    La 3-an de oktobro, kiam ni atingis per aviadilo Inĉonon en Koreio, nin atendis ĉe la elirejo de la flughaveno ĝentlemana s-ro Lee Young-koo, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio (KEA). S-ro Lee Young-koo estas nia malnova amiko. Mi konatiĝis kun li antaŭ du jaroj, kiam li kaj prezidanto de KEA s-ro Lee Jung-kee vizitis la oficejon de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj redakcion de El Popola Ĉinio. Li laboras kiel profesoro de la ĉina lingvo en la Fremdlingva Universitato de Koreio kaj tre bone parolas ĉine. Nun liaj filino kaj filo lernas la ĉinan lingvon en Pekino.

 

    Profesoro Lee Young-koo veturigis nin al la mendita hotelo en Seulo kaj poste kondukis nin al tagmanĝo en iu korestila restoracio kun bela medio. Tie ni manĝis vermiĉelojn, akompanatajn de plurspecaj kimĉioj, kies gusto estis tre bona, tamen la prezo sufiĉe alta. Jam de la unua manĝo en Koreio mi ekŝatis ĝiajn kimĉiojn, kiuj ja meritas la renomon.

 

    Post tagmanĝo, laŭ invito de s-ro Lee ni decidis iri rigardi la universitaton, kie li laboras, kaj lian hejmon apud la lernejo. La apartamento de s-ro Lee troviĝas en iu alta domo por instruistoj kun kvieta medio. Ĝi el kvar ĉambroj kaj du salonoj estas sufiĉe vasta. Kvamkam forestas la mastrino, tamen en la ĉambroj regas pureco kaj ordeco. En la legoĉambro laŭmure staras vico da ŝrankoj plenplenaj de ĉinlingvaj libroj, precipe literaturaj verkoj de diversaj periodoj de Ĉinio, ĉar studo de ĉina literaturo estas lia okupo.

 

    Antaŭ la statuo de Hajpin Li

 

    Kiam ni eliris el la hejmo de profesoro Lee Young-koo, tempo jam ne permesis al ni iri rigardi lian universitaton, ĉar ni devis hasti al Anyang por intervidiĝi kun s-ro Lee Jung-kee, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio.

 

    Ni kune venis al la Parko de Libereco de la urbo. Tie estas statuoj de la korea samideano Hajpin Li kaj lia frato, inaŭguritaj en la pasinta jaro. La du fratoj estis patriotoj, kiuj multe kontribuis al la batalo kontraŭ la japana kolonia regado por la nacia sendependiĝo de Koreio, kaj lia frato oferis la vivon. Por memori ilin la loka registaro starigis por ili statuojn kaj tri ŝtonajn steleojn, dorse de unu el kiuj gravuriĝas Esperante la vortoj de s-ro Hajpin Li: "La patrioto ne postulas sian porcion."

 

    S-ro Hajpin Li pasigis sian junecon en Ĉinio. En Ŝanhajo li lernis Esperanton ĉe fama korea esperantisto Elpin kaj gvidis Esperanto-kursojn por instrui la lingvon al ĉinoj. Batalante por la korea sendependiĝo en Ĉinio, li ankaŭ kontribuis al Esperanto-movado de Ĉinio. Post la Dua Mondmilito li revenis al Koreio kaj aktive partoprenis en la Esperanto-movado en Seulo kaj Pusan. Li fondis tri Esperantajn gazetojn kaj redaktis kaj eldonis "Esperanto-Korea Vortaro" kaj "Korea-Esperanto Vortaro". Tiuj vortaroj populare uzataj de preskaŭ ĉiuj koreaj samideanoj fariĝis lia monumenta kontribuo al la korea Esperantujo.

 

 

 

    Informiĝinte pri nia veno s-ro Lee Hyeong-jin, la dua filo de Hajpin Li, speciale venis renkonti nin kaj donacis al ni la libron "Vivo de Hajpin Li" kaj tagĵurnalon kun artikolo kaj fotoj pri la vivo de la patro kaj onklo. Ni kune fotiĝis antaŭ la statuoj de Hajpin Li kaj lia frato.

 

    La 35-a Korea Kongreso de Esperanto

 

    La 35-a Korea Kongreso de Esperanto okazis de la 4-a ĝis la 5-a de oktobro, en la urbo Chonan. La kongresejo troviĝis en la bela ripozloko por instruistoj en tiu urbo. Al la kongreso aliĝis, krom koreaj esperantistoj, ankaŭ ĉinaj, japanaj, usona kaj bulgara, sume ĉ. 150 samideanoj. En la du kongresaj tagoj estis riĉaj programeroj: kunsido de KEA-estraro, seminario de KEJ, universitata prelego, fakaj kunsidoj pri lingva problemo kaj Esp-movado, medicino, religioj, porgejunulaj biciklado kaj paraglisado, KTP-rondo kaj prezentado de la arta trupo Espera Mondo.

 

 

    En la inaŭguro prezidanto de KEA s-ro Lee Jung-kee kun vervo menciis la gravajn fruktojn, kiujn KEA akiris en la pasinta jaro, inkluzive de eldono de "La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado" de prof. Lee Chong-yeong, konstruo de nova hejmpaĝo de KEA, daŭra membro-kresko de KEA kaj restarigo de la Korea Esperanto-Junularo, kaj premiis nombron da organizaĵoj kaj personoj. Ĉi-foje oni aljuĝis Uhae-premion (starigitan honore al Hajpin Li) al prof. Lee Chong-yeong pro lia majstra verko "La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado". La dua filo de s-ro Hajpin Li speciale venis al Chonan por doni la premion al prof. Lee.

    En la inaŭguro mi donis gratulajn vortojn en la nomo de la Ĉina Esperanto-Ligo. Mi laŭdis kaj dankis la koreajn samideanojn pro ilia kontribuo al la monda Esperanto-movado, kaj esperis ilian aktivan partoprenon al la venontjara 89-a UK en Pekino.

 

    Intertempe mi estis intervjuita de s-ro Kim Hion-gun, juna redaktoro de "Lanterno Azia". Li interesiĝas pri la strukturo de la Ĉina Esperanto-Ligo, ĝiaj rilatoj kun lokaj organizoj, ĝiaj preparaj laboroj por la venontjara UK kaj junulara movado de Ĉinio. Videble li estas pensema kaj devokonscia movadano.

 

    En komparo kun aliaj internaciaj kaj landaj renkontiĝoj, tiu ĉi korea kongreso, saturita de etoso varma, intima kaj harmonia, tre similis al renkontiĝo de granda familio, en kiu oni kaj ĝuis diskutadon en agrableco kaj plezurigis la korpon kaj spiriton per distraĵoj. En la fermo de la kongreso mi informiĝis, ke la kongreso ne nur estis bone organizita, sed ankaŭ profitiga. La korea registaro ne pagas por organizado de tia kongreso. La kongreso organiziĝas ĉefe per kotizoj de la esperantistoj. Ĉi tie ĉiuj laborantoj de la kongreso estas senpagaj volontuloj kaj ĉiuj monoferantoj estas honormenciitaj kaj respektataj. S-ro Joh Weon-seok, prezidanto de LKK, kiu esperantistiĝis antaŭ du jaroj, estis multe laŭdata kaj certe restos en memoro de ĉiuj partoprenantoj pro sia organiza kapablo, fervoro kaj humuro.

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng