2011-04-27
 De dekstre: Eterna, 85-jaraĝa (koro kaj animo de la grupo), Augusto (la instruisto, ?-jaraĝa), Radio- 84, Prospero- 90, Valoraĵo- 74 (ĉefa organizanto de la kursoj). Sidante, de dekstre: Beletristo- 78, Sepo- 83, Famulo- 78
|
Ofte oni pensas ke maljunuloj estas balasto, ke ili utilas por nenio, ke ili ĝenas, ke ili ne kapablas lerni.
Sed, kia eraro!!!
En Hanojo (Vjetnamio), mi instruas Esperanton nuntempe. Mi havas grupojn kiuj konsistas el junaj universitataj gestudentoj. Sed ankaŭ mi havas du grupojn kiuj konsistas el maljunuloj.
Kaj, surprizo. Miaj maljunuloj kun junaj koroj (sed kun maljunaj oreloj) estas bonegaj lernantoj. Neniu povus pensi ke ili ne kapablas lerni, ke ili ne estas utilaj al la socio. Kaj rilate la movadon, ke ili ne povas helpi.
Sed, tute kontraŭe. Ili lernas Esperanton bonege. Eĉ du el ili, 74- kaj 78-jaraĝaj lernas samtempe Esperanton kaj la hispanan lingvon. Ĉiuj ĉiam atentemaj, lernemaj, laboremaj. Ĉiam bone kaj diligente faras la de mi proponitaj hejmtaskojn. Afablaj, ĝentilaj (eĉ ĉiutage ili plej afable preparas por mi kafon), ridemaj. Kaj ĉiuj estas pretaj helpi en la organizado de UK, kiu okazos venontjare en Hanojo. Certe ili estos nemalhaveblaj.
En la klaso mi uzas nur Esperanton, sen iu ajn problemo. Ili bone komprenas Esperanton kaj tute ne havas problemon kun la altnivela gramatiko. Kia plezuro labori kun ili!
Mi aldonas foton de la grupo. En ĝi mankas la plej maljuna, 93-jaraĝa.
Ni lernu de ili!
(Kontribuo de Augusto Casquero)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|