Du ĝemelaj polusaj ursoj supervivantaj en Dalian, nordorienta Ĉinio
2011-04-27
Du ĝemelaj polusaj ursoj, naskitaj la 7-an de januaro de 2011 en la oceana parko Laohutan en la urbo Dalian de la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio, estas ekster danĝero post 109-taga flegado. Tion deklaris la parko en la 25-a de aprilo.
La ĝemeloj, unu maskla kaj la alia femala, sane vivas nun en la nomita parko. Ili estas la unuaj ĝemelaj polusaj ursoj de malsama sekso supervivantaj en Ĉinio.