Merkrede, la 27-an de aprilo, juano, la ĉina valuto, gajnis de mardo 77 bazajn punktojn ĝis la rekorda alteco de 6.5096 kontraǔ unu usona dolaro.
En la ĉina merkato de fremdvaluta interŝanĝo la juana kurzo povas pliiĝi aǔ fali de la meza kurzo je 0.5 procento en ĉiu negoca tago.
La meza prezo de juano kontraǔ la usona dolaro estas bazita sur la pezigita averaĝo de prezoj antaǔ la malfermo de la merkato en ĉiu negoca tago.
(Redaktoro: Liu Zijia)