Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La loĝantaro de la ĉeftero de Ĉinio atingis 1.34 miliardojn
2011-04-28

 
Ma Jiantang, estro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio

 

    Laŭ la statistika rezulto de la 6-a popolnombrado publikigita en la 28-a de aprilo, ĝis la 0-a horo de la 1-a de novembro, 2010, la loĝantaro de la ĉeftero de Ĉinio atingis 1.34 miliardojn.

 

    El la loĝantaro, 51.27% estas viroj. La 0-14-jaraj junuloj konsistigas 16.60%, la nombro reduktiĝis je 6.29% kompare kun tiu de la 5-a popolnombrado; la pli-ol-60-jaraj maljunuloj konsistigas 13.26%, la nombro grandiĝis je 2.93% kompare kun tiu de la lasta popolnombrado; la pli-ol-65-jaraj maljunuloj konsistigas 8.87%, la nombro kreskis je 1.91% kompare kun tiu de la popolnombrado en la jaro 2000. Kaj la nombro de loĝantoj en urboj kaj urbetoj estas 665.57 milionoj, konsistigante 49.68% de la totala loĝantaro de la ĉeftero de Ĉinio.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng