Suna haloo en la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio
2011-04-28
Tagmeze de la 26-a de aprilo aperis suna haloo en Anshun de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Ĉirkaŭ la suno pompis lumaj cirkloj multkoloraj.
Meteorologo konigis, ke la suna haloo estas optika atmosfero, kiun formis refraktiĝo de la suna radio trairanta en glacian kristalon en nubaro. Apero de la suna haloo aludas klimatan ŝanĝiĝon.