Inaǔguriĝis en Pekino la 7-a Internacia Forumo de Ekonomia Tutglobiĝo kaj Sindikato de 2011
2011-04-28
La 27-an de aprilo inaǔguriĝis en la Popola Halo de Pekino la 7-a Internacia Forumo de Ekonomia Tutglobiĝo kaj Sindikato de 2011 kun la temo "Ŝanĝi manieron de ekonomia disvolviĝo kaj altigi kvaliton de laborantoj" kaj "Digna laboro kaj socia garantio". Ĝian malfermon partoprenis ĉirkaǔ 400 homoj, inkluzive de gvidantoj de 145 sindikataj organizoj el 89 landoj kaj sindikataj kadroj de Ĉinio.