Komenciĝis en Xinyang la Ĉina Ĉampioneca Konkurso de Biciklado sur Aǔtovojo de 2011
2011-04-28
La 26-an de aprilo komenciĝis en Xinyang, Henan-provinco, la Ĉina Ĉampioneca Konkurso de Biciklado sur Aǔtovojo de 2011. Ĝin partoprenis 846 sportistoj, trejnistoj, juĝistoj kaj laborantoj el diversaj lokoj de Ĉinio. Kolektiĝis en Xinyang KUNG-CCN, KUNG-CCN HK, TRIACK kaj aliaj ĉinaj famaj biciklaj taĉmentoj, kluboj kaj biciklistoj.