Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Vizitos Usonon la ĉefo de la Ĝenerala Stabo de ĈPLA
2011-04-28


Geng Yansheng en la gazetara konferenco 

 

    La 27-an de aprilo Geng Yansheng, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio, diris en Pekino, ke invitite de Mike Mullen, prezidanto de la Kuna Konferenco de Staboestroj, Usonon vizitos Chen Bingde, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (ĈPLA), inter la 15-a kaj la 22-a de majo.

 

    Dum la vizito Chen intertraktos kun Mullen kaj intervidiĝos kun aliaj usonaj politikaj kaj armeaj gvidantoj. Li faros vizitadojn ankaŭ al komand-centro, trupoj kaj institutoj de la usona armeo.

 

    Se la vizito de Chen povos esti sukcese plenumita, ĝi estos en sep jaroj la unuafoja oficivizito de la ĉina sam-ranga oficiro al Usono.

 

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng