2011-04-28
La 27-an de aprilo intervidiĝis en Pekino ĉina prezidanto Hu Jintao kaj aŭstralia ĉefministro Julia Gillard.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Aŭstralio devas kune plenumi la interkonsentojn akiritajn en la reciproka vizito inter la dulandaj altranguloj, bone solvi sentemajn problemojn inter la du landoj, firme teni la ĝustan direkton de la dulandaj interrilatoj, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio disvolviĝu laŭ la sana kaj stabila orbito.
Gillard esprimis, ke Aŭstralio firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio kaj rigardas la rilaton inter Aŭstralio kaj Ĉinio kiel unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj. Aŭstralio alte atentas disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj kaj volas kune kun Ĉinio progresigi la rilatojn inter la du landoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong |