Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Zhang Zai: laboranto en la frua periodo de ĈEL
2011-04-29

 

De Zhang Xiaotong

 

    La 11-an de marto en 1951 fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo en Pekino. En la komenco, nur estis 7 homoj farantaj preparon al la fongdiĝo, el kiuj troviĝis sinjoro Zhang Zai.

 

    Sinjoro Zhang Zai eklernis Esperanton en 1940, per lernolibroj de Esperanto-kurso en Chongqing. Li diris, de kiam li eksciis Esperanton, li sentis la esperon kaj progresecon en la lingvo, kaj per kiu oni povis koni pli grandan mondon. Post unu jaro de lerno de Esperanto, sinjoro Zhang ekpartoprenis en Esperanto-movadon. Influate de sinjoro Xu Shouzhen, esperantisto kiu faris grandegan kontribuon al Esperanto-movado, Zhang legis kelkajn Esperantajn libretojn kaj helpis Xu fari aktivadojn. Ili organizis ĥoron " Verdstelo" kaj ludis operojn, kiuj estis aŭskultitaj de pollandaj kaj hungaraj Esperantistoj per radio. Poste, Zhang laboris por Chengdu-a Esperanto-Asocio, fondita de Xu Shouzhen, kaj respondecis pri korespondado kun internaciaj esperantistoj.

 

    Malfeliĉe en la jaro 1947, li estis arestita de Kuomintango, sed en la malliberejo, per Esperanto li povis akiri informojn pri la situacio. En la jaro 1950, informiĝinte pri informo de fondiĝo Ĉina Esperanto-Ligo, li veturis al Pekino kaj aliĝis al la kolektivo por prepari la asocion, tiel ke li fariĝis unu el la laborantoj en la frua periodo de ĈEL. Ĉio komencis kun malfacilo. Tamen dank' al ilia klopodo, en marto de 1951, finfine fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo.

 


Sinjoro Zhang Zai 

 

    Sinjoro Zhang laboris dekojn da jaroj por internacia librejo kaj respondecis pri eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj, inkluzive de El Popola Ĉinio. Li prezentis kelkajn proponojn al ĈEL. Li diris, ke oni devas esplori la simplecon de Esperanto kaj diskonigi ĝin, por ke pli multaj homoj volontu lerni la lingvon. Plie, oni povas uzi la lingvon en turismo.

 

    En 1963 kiam okazis la konsilantaro de ĈEL, la tiama vicĉefministro Chen Yi diris, ke Esperanto-laboro estas trezoro de Ĉinio kaj la esperantistoj havas la respondecon uzi ĝin por plikonigi nian landon al la tuta mondo.

 

    Estas brila estonteco de Esperanto-movado en Ĉinio kaj ankaŭ la mondo. Feliĉan naskiĝtagon al Ĉina Esperanto-Ligo!

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng