La 2-a Ĉina Kultura Semajno inaǔguriĝis en Ĝakarto
2011-04-29
La 27-an de aprilo inaǔguriĝis en antaǔurbo de Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, la 2-a Ĉina Kultura Semajno, organizita de la ĉinlingva fakultato de literatura kolegio de la Nacia Universitato de Indonezio kaj la Ĉina-Indonezia Asocio por Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Kunlaboroj. Ĉirkaǔ 1 000 homoj partoprenis la inaǔguran ceremonion kaj spektis dancojn, islamajn muzikojn kaj ĉinajn popolkantojn.