2011-04-29 Ke pli ol 20 milionoj da biletoj de la Olimpikoj 2012 estis petitaj de ĉirkaŭ 1.8 milionoj da homoj, malkaŝis la Londona Organiza Komitato de Olimpikoj post kiam finiĝis la procezo por biletoj de la Londonaj Olimpikoj 2012 je la 1-a horo de merkredo.
La vendo de olimpikaj biletoj komenciĝis en la 15-a da marto 2011 kaj estis planita finiĝi la 26-an de aprilo 2011, kaj 6.6 milionoj da biletoj estis venditaj.
Tamen iuj spertis portempan prokraston ĉe aliro al la bilet-menda retpaĝaro pro ondo da petantoj ĉirkaŭ 22:30 marde, tial la organiza komitato decidis funkciigi plu la bilet-sistemon ĝis la 1-a horo de merkredo.
(Redaktoro: Liu Zijia) |