Ĉinaj labormodeloj renkontiĝis en Pekino por la Unua de Majo
2011-04-29
La 28-an de aprilo 200 labormodeloj de diversaj profesioj el diversaj lokoj de Ĉinio renkontiĝis en Pekino por bonvenigi alvenon de la Unua de Majo, Internacia Laborista Festo. Ili rigardis flaghisan ceremonion, vizitis kun respekto la Monumenton de Popolaj Herooj sur Tian’anmen-placo kaj suriris sur la turon de Tian’anmen-pordego.