Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Interparolis ĉina ĉefministro kun malajzia ĉefministro
2011-04-29

 

 

    La 28-an de aprilo en Kuala-Lumpuro ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris interparolon kun malajzia ĉefministro Datuk Seri Najib Tun Razak. La du flankoj ŝanĝis profundajn kaj plenampleksajn opiniojn pri strategia kunlaboro kaj komune atentataj problemoj internaciaj kaj regionaj.

 

    Wen Jiabao esprimis, ke la du landoj havas profundan tradician amikecon kaj intimajn kontaktojn. La du landoj nun estas en grava disvolva periodo, vizaĝanta al kompleksa situacio internacia kaj regiona, devas pluapaŝe profundigi kunlaboron por trakti defiojn kaj konservi komunajn interesojn.

 

    Najib diris, ke Malajzio alte taksas siajn rilatojn kun Ĉinio kaj rigardas Ĉinion kiel intiman amikon kaj solidan partneron. La du flankoj per penado atingis pozitivan progreson pri kunlaboroj sur diversaj kampoj. La vizito de ĉefministro Wen Jiabao alportas novan energion por disvolviĝo de la rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio, kaj Malajzio kun konfidenco pri estonteco volas intime kunlabori kun Ĉinio por pliforte antaŭenpuŝi la interrilatojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng