Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Trinki kafon en Ĉinio
2011-04-29

de IVANKA STOYANOVA

 
    Ĉinoj estas famaj en la mondo kiel teo-trinkantoj. Kiam mi eksciis, ke mi laboros en Ĉinio, mi decidis legi retajn impresojn  pri la vivo en Ĉinio. Mi  trovis malmultajn informojn, kiuj tute ne kontentigis min. 
 
    Mi kutimas matene trinki kafon kaj mi aĉetis eble la plej grandan metalan skatolon ---- 250 gramoj de mia ŝatata marko-- NESCAFE classic---- plej bona solvebla kafo aĉetebla en Bulgario. Mi estis trankvila, ke eble komence de mia restado en Ĉinio mi trinkos kafon kaj poste alkutimiĝos trinki teon, same kiel ĉiuj ĉinoj. Tamen, enirante en la magazenoj, mi kun miro kaj admiro rigardis diversajn markojn de kafo, eĉ pli multaj el ili nekonataj de mi. Kaj la prezoj---- multe pli malaltaj de tiuj en Bulgario. Mi decidis dum mia restado en Ĉinio gustumi diversaj markoj, eĉ, pli ĝuste dirite-- ĉiuj... Jes, rilate la kafon mi estas vera feliĉulino kaj nun mi ne nur matene, sed kelkfojojn tage trinkas kafon. La kialo ---- la kafo estas bongusta kaj bonkvalita, la prezo pli ol ''popola'', la odoro tiel forta kaj longdaŭra, ke mi ne eltenas. Estas tiom multaj  paketetoj kafo-- 3:1, 2:1...  kun diversaj aldonaĵoj. En najbara magazeno de mia loĝejo tute neatendite mi vidis grandegan metalan skatolon de 500 gramoj NESCAFE Rich Blend kaj tuj aĉetis. Reveninte hejmen mi tuj malfermis la skatolon kaj kion vidis ---- tre bonkvalita kafo, tute ne aspektas kiel la aĉetitan de mi  en Bulgario...
 
     Unu tagon promenante strate mi flaris kafan bonodoron, kiu venis de malgranda kafejo kaj mi scivoleme ekrigardis internen. Tuj juna kelnero kun bela rideto ĝentile invitis min eniri. Kompreneble, mi volonte akceptis kaj enirante tuj mian rigardon kaptis taso de Cappuccino ---- tiel bele ornamita, kun lanugeca ŝaumo, same kiel mi rigardis en multaj reklamoj. Mi montris, ke mi deziras trinki la saman kafon kaj tuj, post kelkaj minutoj mi ricevis ĝin, kaj eĉ pli bone ornamita. Mi longtempe rigardis la kafon antaŭ trinki, ĝuis la belecon kaj la bonodoron kaj post la eltrinko longtempe mi sentis la guston buŝe...
 
    Laŭ la statistiko, en la lastaj kelkaj jaroj la trinko de kafo en Ĉinio altiĝas de 10 procentoj jare.
 
     La vivo en Ĉinio, la vivkondiĉoj de ĉinoj sufiĉe rapide ŝanĝiĝas kaj kreskas. Nun mi fincertigis, ke por scii kaj koni ion, vi devas travivi tion. Jes, trinki kafon en Ĉinio estas memorinda plezuro...
 
 

Nescafe ---- 500 gr. 
 

Nescafe ---- 1+2; 38+5 paketetoj 
 
 
Nescafe ---- 1+2; 33 paketetoj
 

Nescafe ---- 48 paketetoj 
 

Maxwell House ---- 1+2; 42 paketetoj 
 

Nescafe ---- 1+2; 42 paketetoj 
 

Abundeco de kafo 
 

Diversaj specoj da kafo 
 

Cappuccino 
 

Cappuccino 
 

Cappuccino  
 

Cappuccino  
 

Cappuccino  
 
 
 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng