2011-04-29 La KKS (Konstanta Kongresa Sekretario) de UEA, s-ro Clay Magalhaes, vizitis en aprilo Vjetnamion por informiĝi pri la preparlaboroj de la UK 2012, kiu okazos en Hanojo.
Ene de tiu vizito, li volis koni la lokon, kie okazos la IIK (Internacia Infana Kongreseto). Li estis tre favore impresita kaj kortuŝita de tiu vizito.
Je lia alveno, la infanoj kaj deĵorantoj de la infanĝardeno VSK (Vjetnamaj Superinfanoj), en du vicoj, portante flagetojn de Esperanto kaj de Vjetnamio, varme ricevis ĝin, dirante "Salutojn!!".
Okazis tuj poste komuna fotado, kun la infanaro, instruistinoj, deĵorantoj kaj organizantoj.
La direktorino de VSK, animo kaj ĉeforganizanto de la IIK, Bela Maro, talenta esperantistino, akompanis Clay en vizito de la infanĝardeno. Ĝi estas bela, moderna, bone ekipita, tre taŭga por la okazigo de tiu aranĝo.
Oni devas mencii ke granda parto de la personaro de la infanĝardeno (instruistinoj, kuiristinoj, geoficistoj), entuziasme lernas Esperanton, por pli bone helpi la infanojn. Nun ili lernas, kaj poste ili instruos Esperanton al la infanoj.
Por la IIK oni esperas ricevi infanojn de la tuta mondo. Ili certe estos dorlotitaj ĉi tie, kaj revenos hejmen feliĉaj pro la neforgesebla sperto travivita.
Ĉiuj estos bonvenaj, kaj speciale la infanoj de la najbara lando Ĉinio. Oni esperas ke ili amase venos al Hanojo.
(Kontribuo de Augusto Casquero)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
 Infanoj kun E-flagetoj |
|
Hela, instruistino de la infanĝardeno, kiu lernas Esperanton, kun bela knabineto |
|
 Alveno de Clay Magalhaes |
|
 La infanoj varme bonvenigas Clay. |
|
Komuna fotado. |
|
 Bela Maro, koro kaj animo de la IIK, kaj Augusto Casquero, la instruisto de Esperanto |
|
 La ĉefaj organizantoj kun Clay |
|