2011-04-29
Simbolo de la Somera Esperanto-Studado |
|
 Partoprenantoj de SES '2010 |
La Somera Esperanto-Studado de 2011 (SES) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto en la urbo Nitra, Slovakio.
Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en la okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
· Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
· Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
· Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Atenton! Ekzistos eblo pasi KER-ekzamenojn dum SES! Vidu detalojn ĉi tie.
Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k.s. Vi estos bonvena iam ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.
(el http://eo.lernu.net)
Redaktoro: Wang Lihua
|