2011-04-29 Kunsidis la estraro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) de la 16-a ĝis la 18-a de aprilo. Intertempe la estraro de ILEI, en ĉeesto de 5 el la 6 nuntempaj estraranoj, aprobis la starigon de multlingva retejo por ILEI.
La retejo komence havos provperiodon antaǔ la publika lanĉo. La nova kaj la nuna retejoj ekzistos paralele, ĉar ili celas malsamajn publikojn.
La kunsido decidis, ke la Konferenco de ILEI en 2012 okazos en Ĉinio, surbaze de la sola ricevita invito. Tiu propono skizis eblojn en kvar urboj, el kiuj du estas preferataj: Xi'an en la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, kaj Kunming en la provincoYunnan, sudokcidenta Ĉinio.
ILEI kunlaboros kun la ĉina sekcio por elekti ĝis la fino de majo la urbon kaj la datojn (depende de baldaǔa findecido pri la datoj de UK).
La kunsido faris ankaŭ aliajn decidojn por la agado de ILEI.
(Kontribuo de Stefan MacGill, prezidanto de ILEI)
Redaktoro: Wang Lihua |