Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Reeldono de "MASKERADO" de TIVADAR SOROS lanĉita
2011-05-03

    La 12-an de aprilo 2011 okazis en Novjorko festo por lanĉi reeldonon de la anglalingva traduko de la Esperanto-verko de Tivadar Soros Maskerado ĉirka ŭ la morto. La verko pritraktas la sukcesan transvivon de la familio Soros en Budapeŝto dum la sistema persekutado kaj mortigo de la hungaraj judoj fare de la nazioj en la finaj jaroj de la Dua Mondmilito.

 

    La festo, en la hejmo de la financisto George Soros, filo de Tivadar, kunvenigis grupon de elstaraj intelektuloj de la regiono, inter ili la ĉefredaktoro de New York Review of Books, reprezentantoj de New York Times, pluraj verkistoj, kaj la konata televida komentariisto Bill Moyers. Ĉeestis ankaŭ fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko Esther Schor kaj Arika Okrent. Ĉefa parolanto estis Humphrey Tonkin, kiu, en sia rolo kiel tradukinto, havis la taskon prezenti la libron kaj paroli pri ĝia ekesto. Tion farante, li kaptis la okazon, antaŭ atenta aŭskultantaro, paroli pri Esperanto kaj ĝia formiĝa rolo en la vivo kaj pensado ne nur de la patro sed ankaŭ de la filoj Soros.

 

    La libro aperis originale en Esperanto en 1965 kaj en dua eldono en la jaro 2000 – la jaro de aperigo (en Britio) de anglalingva traduko de Humphrey Tonkin. Poste aperis tradukoj ankaŭ en la germana, rusa, hungara kaj turka, kaj estas en preparo tradukoj en la itala kaj la ĉina. Usona eldono aperis en 2001; tiun eldonon oni nun ree aperigas en Novjorko ĉe la eldona grupo Skyhorse. George Soros estis surpriza vizitanto en decembro en lanĉa festo de traduko de alia libro de la patro, Modernaj Robinzonoj, ankaŭ tradukita de Tonkin (kiel Crusoes in Siberia). Tiun feston organizis la grupo Esperanto por UN.

 

    Tivadar Soros. Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros’Father Outsmarted the Gestapo. New York: Arcade Publishing. 2011. 275pĝ.

 

    Tivadar Soros. Crusoes in Siberia and The Fairest Judgment. New York: Mondial. 2010. 31+93pĝ.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng