2011-05-03
La malpermeso de endoma fumado en publikaj lokoj de Ĉinio, kiu komenciĝis en la 1-a de majo, ŝajnas senefika kontraǔ la fumantoj.
La malpermeso promulgita de la Ministerio pri Sano aplikeblas al hoteloj, restoracioj, drinkejoj kaj publika transportado.
Pro tio, ke estas truditaj nek specifaj punoj nek respondeco al tiuj, kiuj malobservas la leĝon, Jiang Yuan, vicdirektoro de la Nacia Oficejo pri Tabaka Regado, diris, ke la nova malpermeso "apenaŭ povas bone funkcii".
Ŝi urĝis la aŭtoritaton efikigi la malpermeson kaj klare difini punojn al la malobservantoj.
(Redaktoro: Liu Zijia) |