Inaǔguriĝis la 109-a Kantona Foiro de Importaj kaj Eksportaj Varoj
2011-05-03
La 1-an de majo inaǔguriĝis en Kantono, Guangdong-provinco de Ĉinio, la 109-a Kantona Foiro de Importaj kaj Eksportaj Varoj. Dum la foiro oni eksponas tekstilaĵojn, vestojn, ŝuojn, ĉapojn, sakojn, medikamentojn, sanigaĵojn, sportaĵojn, distraĵojn, agrikulturajn kaj lokajn produktojn. La foiro daǔros ĝis la 5-a de majo.