2011-05-03
Grupeto de klubanoj de la Interkultura Centro Herzberg partoprenis en la 27-a Printempa Semajno Internacia ( PSI) okazinta de la 22-a ĝ is la 29-a de aprilo, 2011, en Waldfischbach-Burgalben.
La tradicia renkonto de GEA allogis per varia programo: lingvokursoj por infanoj kaj plenkreskuloj, prezentadoj, prelegoj, manlaborado, muziko, pupteatraĵo, internaciaj KER-ekzamenoj de UEA-ITK, migrado, ekskursoj al la regiono, paska ovoserĉado. La Interkultura Centro Herzberg kontribuis ankaŭ al la bunta Movada Foiro.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|