2011-05-04
La 7-an de majo de 2011 (sabate) okazos la inaŭguro de la Arbo-Esplora Pado ĉirkaŭ la lago Jues en Herzberg ---- la Esperanto-urbo. Tio estas projekto de BUND + Zukunftswerkstatt (Futurateliero) kun subteno de la Esperanto-Centro Herzberg. 53 arbospecoj ricevos nomŝildojn en la lingvoj germana, latina kaj Esperanto.
Ĉu vi konas "Kratago Skarlata", "Piceo Omorika" aŭ "Ilekso Farges-a"?
Ĉu vi scias deklami poemon rilate al arbo resp. arbaro en Esperanto?
Informoj:
10:00 renkontiĝo ĉe ICH,
10:30 glaseto da ŝaŭmvino
11:00 inaŭgura rondvojado
13:00 ni manĝetos kune ĉe Döner Mutlu.
Bonvenon! Kore salutas la ICH-estraro
Peter Zilvar, Harald Mantz, Zsófia Kóródy
------
Interkultura Centro Herzberg,
DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio
Tel. +49-5521-5983
E-mail: esperanto-zentrum@web.de
(El www.eventoj.hu)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|