2011-05-04 de WANG SHIRONG
Kiel profesia esperantisto, mi laboris 35 jarojn en la redakcio de "El Popola Ĉinio". Mi kore amas Esperanton pro ĝia nobla idealo kaj oportuna praktikebleco en interkomunikado de la diverslandaj samideanoj en la pac-movado. Dank' al Esperanto mi akiris pli vastan vidkampon kaj ĝuas instruan korespondadon kun alilandaj samideanoj. En la lastaj 20 jaroj mi trifoje vojaĝis eksterlanden kaj havis multajn neforgeseblajn spertaĵojn, kiam mi pasloĝis ĉe la gastamaj samideanoj ekster Ĉinio. Pasloĝado donis al mi bonajn ŝancojn familiare interparoli kun ili kaj pli proksime koni ilian vivon kaj laboron, iliajn hobiojn, iliajn kulturon kaj vivmanierojn, iliajn opiniojn pri Ĉinio kaj pri diversaj aferoj de la mondo. La gastameco kaj sincereco de niaj gastigantoj gravuriĝis en mia kapo kaj ofte reaperas en mia memoro la belaj scenoj de la kunestado kun la amikoj.
I
Mi havis mian unuan eksterlandan pasloĝadon en la hejmo de s-ro Winn Zacherl, kanada esperantisto. Nun mi ankoraŭ klare memoras lian belan baritonan voĉon kaj la afablan rideton de lia edzino Marie.
En 1980, la Dua Pacifika Kongreso de Esperanto havis sian ejon en la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero de Kanado. Vankuvero estas tre bela kaj iom simila al mia hejmurbo Ŝanhajo ĉe la okcidenta ekstremo de Pacifiko. Mi estis unu el la tri delegitoj de la Ĉina Esperanto-Ligo. Tio estis mia unua eksterlanda vojaĝo, kaj ĉio dum la vojaĝo estis interesa kaj tiklis mian scivolemon.
Post la kongreso mi kaj miaj kolegoj partoprenis en sestaga tenduma ekskurso. Per aŭtobuso dekoj da kongresanoj veturis de loko al loko por havi pli longan kontaktadon de diverslandaj esperantistoj kaj ĝui la admirindan naturon de la provinco Brita Kolumbio. Nokte ni dormis en tendoj, kiujn la ŝoforo kaj ni kune starigis, kaj en la sekvanta mateno ni malmuntis la tendojn kaj litojn kaj metis ilin en grandajn kofrujojn ambaŭflanke de la aŭtobuso.
Post sestaga tenduma ekskurso ni revenis al Vankuvero por forflugo. Ĉar tiam inter Vankuvero kaj Pekino ne estis ĉiutaga rekta linio kaj ni devis atendi du tagojn ĝis forflugo al Tokio kaj tie preni ĉinan aeroplanon. S-ro Winn Zacherl kaj lia edzino varme invitis nin pasloĝi en ilia hejmo.
La sestaga tendumado estis tre laciga, kaj kiam ni revenis en Vankuveron, nia unua deziro estis tuj kuŝiĝi. Mi kaj miaj kolegoj enlitiĝis kaj tuj endormiĝis, sed s-ino Marie kaj ŝia patrino ankoraŭ laboris en kuirejo por prepari nian vespermanĝon. Dume s-ro Winn longe klinis sin super surbendigado de klasika muziko de majstroj. Antaŭ 20 jaroj en Ĉinio oni malofte povis aŭdi eŭropajn klasikajn muzikaĵojn, kaj mi petis s-ron Winn surbendigi por mi klasikajn muzikaĵojn de Mozarto, Ŝuberto k.a. Li bone komprenis min kaj entuziasme plenumis mian peton. Nun mi ankoraŭ konservas tiujn kasedojn, foje kaj refoje aŭskultas la muzikaĵojn. Aŭskultante la belajn melodiojn de la muzikaj virtuozoj, mi ĉiam rememoras la gastamecon kaj helpemon de s-ro Winn kaj lia edzino.
Ⅱ
Antaŭ la tombo de Charles Ghiselin |
Nia belga amiko sinjoro Charles Ghiselin, kiu legis EPĈ dum multaj jaroj, testamentis sian tutan havaĵon al la redakcio de "El Popola Ĉinio". Post lia forpaso, por esprimi dankon kaj respekton al lia granda favoro, la gvidantaro de "El Popola Ĉinio" decidis starigi en lia hejmloko Tournai novan tomboŝtonon por li kaj konfidis tion al la Asocio Belgio-Ĉinio. Oktobre de 1991 mi kaj miaj du kolegoj estis senditaj por inaŭguri la tomboŝtonon.
La 9-an de oktobro de 1991, akompanate de s-ro Marcel Deprez, prezidanto de la Asocio Belgio-Ĉinio, kaj kelkaj belgaj amikoj, ni venis al la tombejo kaj havis mallongan ceremonion por inaŭguro de la nova tomboŝtono. Ni prezentis al la forpasinto bukedon kaj faris paroladeton esprimante koran dankon, altan respekton kaj profundan sopiron al la forpasinto.
Poste ni vizitis kelkajn urbojn por renkontiĝi kun tieaj samideanoj. Mi klare memoras la vendredan kunsidon en la klubo "Verda Stelo" en Antverpeno. Pro manko de kontakto belgaj samideanoj ne multe sciis pri Ĉinio, kaj iuj apenaŭ sciis pri Ĉinio. Kaj dank' al la magia lingvo ni esperantistoj ĉe ambaŭ ekstremoj de la Eŭrop-Azia Kontinento proksimiĝis per vid-al-vida interparolado pri diversaj temoj kaj venis al bona interkompreno.
En Antverpeno kaj Oostende mi kaj miaj kolegoj pasloĝis en la hejmoj de s-ro Ivo Durwael, s-ro Andre D' Hulster kaj aliaj samideanoj. Ili cedis al ni komfortajn ĉambrojn. En la hejmo de s-ro Andre ni tri havis po unu ĉambron, sed la gemastroj tranoktis en kanapo kaj seĝo. S-ro Andre kaj lia edzino Teresa ŝatis nomi sian hejmon "internacia familio", ĉar en ilia hejmo pasloĝis dekoj da esperantistoj el dekkelkaj landoj, inkluzive de ĉinaj samideanoj. Ilia gastameco profunde koruŝis nin.
III
En la hejmo de sinjoro Osioka |
En oktobro de 1999 mi havis la ŝancon vojaĝi al Japanio por ĉeesti la 86-an Japanan Esperanto-Kongreso, kiel delegito de la Ĉina Esperanto-Ligo. Antaŭ kaj post la kongreso, krom pasloĝi en hotelo, mi pasloĝis ankaŭ en la hejmoj de japanaj samideanoj.
La unuajn du noktojn mi gastis en la hejmo de s-ro Isino Yosio, sekretario de la Japana Esperanto-Instituto. Li profunde impresis min per sia solida kaj sindonema laboro en la oficejo de JIE. En tiuj noktoj li laboris ĝis tre malfruaj horoj pro la preparado por la kongreso.
Hiroŝimo estis la lasta punkto en mia itinero. Tie mi pasigis du agrablajn tagojn ĉe sinjoro Osioka. En tiuj tagoj mi ĉiam estis en lia bona prizorgo kaj akompano. Mi havis tre plezuran ekskurson al la famaj pitoreskejoj en akompano de entuziasmaj ges-roj Osioka. Ili faris sian hejmon Hiroŝima Esperanto-Centro. Pli ol 100 samideanoj de 30 landoj gastis en ilia hejmo, kaj foje eĉ 11 gastoj samtempe venis al lia hejmo. S-ro Osioka gaje diris al mi, ke tiam ĉie sur la plankoj en lia hejmo estis litaĵoj.
Mi pasigis du vesperojn en renkontiĝo kun gajaj kaj entuziasmaj gejunuloj de Hiroŝimo. Menciinda estas kortuŝa faro de s-ino Tao Yoriko. Antaŭ dekkelke da jaroj ŝi vizitis Ĉinion. Kiam ŝi aŭdis, ke ĉina samideano gastos en la hejmo de Osioka, ŝi veturis de malproksime por vidi min. Ŝi ne estas esperantistino, aŭ nur plej komencanta komencantino, sed interesiĝas pri Esperanto kaj simpatias al la movado. Ŝi alportis du pezajn fotoalbumojn por montri ilin al mi kaj aliaj samideanoj. Ŝi multe fotis ĉinajn pejzaĝojn, antikvajn konstruaĵojn kaj scenojn de la ĉiutaga vivo de ordinaraj ĉinoj. En tio mi vidis la scivolemon kaj intereson de japanaj popolanoj pri Ĉinio. La gajaj gejunuloj multe demandis pri Ĉinio, kaj mi laŭeble respondis al ili perfacile kompreneblaj vortoj. Sendube la renkontiĝo en du vesperoj tute ne estis sufiĉa por pli multe konigi la japanajn gejunulojn pri Ĉinio, kaj kiam iuj el ili esprimis la deziron iam viziti Ĉinion, mi ĝoje promesis doni eblan helpon al ili.
En akompano de s-ino Taeko mi vizitis la mondfaman Pac-memorigan Muzeon. Pri milito kaj atombombo mi kaj gesinjoroj Osioka havis malkaŝan interparoladon kaj la saman volontecon pene disvastigi Esperanton por la mondpaco.
----------------------
Dum miaj eksterlandaj vojaĝoj, aŭ mi sola aŭ mi kaj miaj kolegoj kune pasloĝis ankaŭ en la hejmoj de aliaj tre afablaj samideanoj, sed bedaŭrinde en limigitaj paĝoj mi ne povas rakonti pri ĉiuj miaj gastigantoj. Mi kaj miaj kolegoj kune vojaĝintaj eksterlanden ĝoje memoras la agrablajn tagojn ĉe la samideanoj kaj ŝuldas al ili multajn dankojn. Ilia sindonemo por Esperanto ĉiam restos en mia memoro. Mi estas feliĉa, ke mi posedas Esperanton. Mi volontas pene labori por la idealo de nia lingvo.
|