Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Raporto pri la 65-a Universala Kongreso de Esperanto
2011-05-04

 

de ZENG HEYAO

 

    Neatendita renkontiĝo

 

    En la 30-a de julio ĉi-jare, mi flugis de Pekino al Stokholmo kiel unu el la membroj de la ĉina Esperanto-Delegacio estrata de Bakin, por partopreni en la 65-a Universala Kongreso. En la sama tago ni tranoktis en Belgrado, kaj en la mateno de la sekvanta tago ni daŭre flugis per jugoslava aviadilo. Tuj kiam ni enpaĝis en la pasaĝeran kajuton, jugoslava ekonomikistino s-ino F. Marija en la unua vico, vidinte verdan stelon sur nia brusto, fervore salutis nin. Ŝi estis la unua fremda esperantistino kiun ni renkontis dum la vojaĝo de pli ol 10 mil kilometroj. Ni ĝoje prezentis Bakin al ŝi. Aŭdinte, ke ni interparolas Esperante, s-ino M. Almada, ĉefredaktorino de bulteno de la Brazila Konsilantaro de Esperanto, kun rideto alvenis partopreni en nia konversacio. Ŝi prezentis al ni sian edzon s-ro F. S. Almada, prezidanto de la nomita konsilantaro, kaj entuziasme invitis nin ĉeesti la 66-an Universalan Kongreson de Esperanto de 1981 en Brazilo. Ŝi donace disdonis al ni numerojn de la gazeto kompilita de ŝi kaj regalis nin per brazilaj bombonoj. Niaflanke ni donacis al ili verdstelajn insignojn. Intima interparolado rompis kvieton de la tuta kajuto. Tiu neatendita renkontiĝo multe ĝojigis nin. Esperanto fariĝis amika ponto inter eŭropanoj, amerikanoj kaj azianoj, kaj dank' al tio ni povas forigi lingvan baraĵon kaj konatiĝi unu kun alia. Tio elokvente pruvis la grandan vivipovon de Esperanto.

 

    Nova fenomeno kuraĝiga

 


Estro de la Ĉina Esperanto-Delegacio Bakin (meze) donas salutvortojn al la 65-a UK. 

 

    Post unu kaj duontaga flugado ni atingis la belan urbon Stokholmo. En la ĝenerala kunveno de la 2-a de aŭgusto, en la nomo de la ĉina Esperanto-delegacio Bakin donis salutvortojn al la kongreso kaj ricevis longtempan aplaŭdadon de la tuta ĉeestantaro. En la sekvanta tago estis la solena kaj varma inaŭguro. I. Bengtsson, alta protektanto de la kongreso kaj prezidanto de la sveda parlamento, faris inaŭgurajn vortojn en Esperanto al 1800 kongresanoj el 51 landoj kaj regionoj. Ankaŭ reprezentantoj de diversaj internaciaj organizoj, diverslandaj ambasadoroj, konsilistoj en Svedio salutis la kongreson, inter ili kelkaj diplomatoj faris saluton en Esperanto. Tio estis fenomeno malofte videbla en la antaŭaj kongresoj. Kaj plie, antaŭe la kongresaj temoj estis nur pri Esperanto mem, sed en ĉi tiu kongreso oni traktis jam pri iuj sociaj problemoj ekzistantaj en la nuna mondo. Tio estis nova fenomeno kuraĝiga.

 

    La problemo "diskriminacio" estas la kongresa temo de la kuranta jaro. Inter la kunvenoj de diversaj formoj aranĝitaj de la kongreso 35 kunvenoj tuŝis la socian problemon pri opono kaj forigo de diskriminacio rasa, internacia ekonomia, lingva, virina kaj maljunula. D-ro Tonkin, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, vicprezidanto R. Corsetti kaj J. C. Wells, membro de Akademio de Esperanto, faris enhavoriĉan kaj penetreman paroladon en koncernaj kunvenoj. Posttagmeze de la 4-a de aŭgusto mi faris paroladon kun la temo "Senĉese Batalu por Forigi Diskriminacion". Prezidanto de la kongreso R. Corsetti, d-ro Tonkin, s-ro Okumura-Rinzo el Japanio kaj aliaj diverslandaj amikoj varme gratulis min. Tio estis ne nur kuraĝigo al mi, sed ankaŭ elmontro de ilia profunda amikeco al la ĉina popolo.

 

    Afabla subteno

 

    Dum la kongreso ni vidis ke UEA kaj diverslandaj amikoj subtenas nin en ĉiuj flankoj. La Komitato de UEA okazigis kunvenon je la 5-a de aŭgusto kaj unuanime aprobis la rezolucion pri akcepto de la Ĉina Esperanto-Ligo kiel asocia membro de UEA. Tio havis profundan signifon por akceli nian kunlaboron kun UEA kaj disvolvi la internacian Esperantan movadon. Tuj poste s-ro Zhang Qicheng, vicestro de la ĉina Esperanto-delegacio, improvizis paroladon por danki diverslandajn amikojn pro ilia subteno. Verkisto Ye Junjian el Ĉinio faris prelegon "La karakterizo de eŭropaj, japanaj kaj ĉinaj geesperantistoj en la 65-a UK kaj la ĉina moderna literaturo" en la Internacia Somera Universitato aranĝita de la kongreso. Inter 14 kunsidaj salonoj, kiuj prenis nomojn de famaj esperantistoj de diversaj landoj kiel sian nomon, troviĝis salono "Venlo", ĝi estis speciale establita memore al samideano Venlo Fon, fama ĉina Esperanta pioniro. Ĉio ĉi tio montris zorgadon kaj taksadon de diverslandaj amikoj al la ĉina Esperanta movado.

 

    En maro de amikeco

 

    S-ro Bakin okupiĝis pri Esperanto frue en la 20-aj jaroj. En la fruaj jaroj li verkis kaj tradukis nemalmultajn literaturaĵojn per Esperanto kaj pasintjare li estis elektita kiel vicprezidanto de la Konsilantaro de la Ĉina Esperanto-Ligo. Nun (en 1980) li havas 76 jarojn kaj ĉi-foje li gvidis la Ĉinan Esperanto-Delegacion al la 65-a Universala Kongreso en Stokholmo. Kiam ni atingis la aerodromon de Stokholmo posttagmeze de la 31-a de julio, UEA speciale sendis s-ron S. Milojeviĉ, ĉefredaktoron de bulteno de UEA, kaj membron de la Komitato de UEA s-inon M. L. Sato al la aerodromo por nin renkonti. En sia akcepta kunveno, urbestro de Stokholmo speciale tostis al Bakin, dezirante ke la amikeco inter la popoloj de Svedio kaj Ĉinio vivu por eterne. Ili havis intiman interparoladon en Esperanto. Raportistoj de tagĵurnaloj, vesperĵurnaloj kaj televidaj stacioj de Stokholmo intervjuis samideanon Bakin kaj samtempe faris raportan filmon por televidaj spektatoroj. Kelkaj el ili intervjuis Zhang Qicheng, Zhang Haiping kaj Zhou Qianyun, kaj petis ilin raporti, kiel impresis ilin la kongreso.

 

    Dum la kongreso, ni ĉiam sentis varmon de amikeco. Ĉu en diversaj kunvenejoj aŭ en la akcepta halo oni ĉiam varme salutis nin kaj faris amikan interparoladon kune kun ni. Ili intime demandis pri la ĉina Esperanta movado kaj pri la vivo de la ĉina popolo, tutkore dezirante ke la ĉina popolo estu feliĉa kaj sukcesu en la kvar modernigoj.

 

    Krome, diverslandaj amikoj unuvoĉe laŭdis la revuon "El Popola Ĉinio", pro ĝia pliboniĝo de la enhavoj, bildoj kaj preskvalito en la lastaj jaroj, samtempe ili esperis ke oni ne haltos en daŭra plibonigo. En sia resuma raporto pri la kongreso prezidanto Tonkin aparte rimarkigis ĉiutagan Esperantan disaŭdigon de Radio Pekino (la nuna Ĉina Radio Internacia). Tio kuraĝigis la ĉinajn esperantistojn.

 

    Iun vesperon, mi kaj la fama bulgara kantisto V. Damjanov interparolis en la akcepta halo. Li kun granda plezuro rememoris pri sia vizito al Ĉinio en la 50-aj jaroj kaj la amikaj akceptoj de niaj gvidantoj kaj diverslokaj popolanoj. Alia bulgara studentino petis min transdoni la donacon de ŝia amiko al s-ro Chen Yuan, vicprezidanto de la Konsilantaro de ĈEL, kaj mi reciprokis al ŝi ekzempleron de n-ro 8 de la revuo "El Popola Ĉinio". Trovinte foton de s-ro Chen Yuan en la revuo, ŝi ĝoje diris: "Ni, la popoloj de Ĉinio kaj Bulgario, estas bonaj amikoj."

 

    Mi estis ĝoja, ke dum la kongreso mi havis okazon kontaktiĝi kun esperantistoj venintaj el kelkdek landoj. Mi kredas, ke kun senĉesa disvolviĝo de la internacia turisma afero kaj kun ĉiam plioftiĝantaj scienca, teknika kaj kultura interŝanĝoj, Esperanto certe estos komprenata de pli kaj pli multaj homoj kaj ludos pli grandan rolon kiel pontlingvo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng