Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Neforgesebla amikeco — Pri vizito de ĉinaj esperantistoj al Japanio
2011-05-04

 
 
 
 
 

 

de YI FAN

 

    Kiel reprezentantoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Esperanta Sekcio de la Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio, ni tri ĉinaj geesperantistoj faris viziton al Japanio. La tago de nia ekvojaĝo estis la 27-a de aŭgusto, 1987. Kaj proksimiĝis jam la vesperkrepusko, kiam ni atingis Tokion.

 

    Ĝuste kiam ni venis al la flughavena atendejo kaj rigardis ĉirkaŭen por trovi la eventuale alt-tenitan verdan flageton aŭ alian E-signon, rekte al ni iris ridetante niaj malnovaj geamikoj ges-roj Kaneko kaj s-ro Ragnar Baldursson. Sekve, ni jam dronis en atmosfero de varmega amikeco tuj post kiam ni paŝis sur la teron de Japanio.

 

    Neniu el ni antaŭe vizitis Japanion, kaj nun ni venis por ĉeesti, laŭ invito, la 74-an Kongreson de Japanaj Esperantistoj, kiu estis ankaŭkongreso por la centjara jubileo de Esperanto.

 

    La kongreso, sub la aŭspicioj de la metropolo Tokio kaj la ambasadorejo de Pollando en Japanio, malfermiĝis en la posttagmezo de la 28-a de aŭgusto. La totala nombro de la partoprenantoj estis 718, inkluzive de 41 eksterlandaj ĉeestantoj el Aŭstralio, Britio, Ĉinio, Germanio, Italio, Islando, Nederlando, Brazilo kaj el Hongkong, la Korea Respubliko kaj Israelo. Ĝin salutis la prezidanto de la kongreso kaj la vicprefekto de Tokio. Kiel reprezentanto de partoprenantoj el eksterlando kaj en la nomo de la Ĉina Esperanto-Ligo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Esperanta Sekcio de la Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio salutis unu el la ĉinaj ĉeestantoj. Li esprimis koran gratulon al la kongreso kaj deziris al la japanaj kolegoj grandajn sukcesojn en ilia klopodo por internacia amikeco kaj paco dum la dua jarcento de Esperanto.

 

    Dum la kongresaj tagoj okazis diversaj labor- kaj fak-kunsidoj, inter kiuj estis la ĝenerala kunsido de JEI, kongresa universitato, lerno-kursoj de Esperanto kaj kunsidoj de sciencistoj, medicinistoj kaj komputistoj kaj de virinoj, veteranoj kaj studentoj.

 

    Ankaŭ okazis du-foje kunvenoj de UEA sub la prezido de ĝia vicprezidanto s-ro Yosimi Umeda kaj ĝia ĝenerala direktoro s-ro Simo Milojević, kaj la ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn pri la E-movado en Azio.

 

    En la posttagmezo de la 29-a estis okazigita la kunveno de amikiĝo kun ĉinoj, kiun ĉeestis 70 partoprenantoj. Multaj iris al la podio kaj donis parolojn, kaj inter tiuj troviĝis s-ro Eizo Itoo. Li parolis en sincera tono kaj esprimis la deziron, ke la japanaj kaj ĉinaj esperantistoj plioftigu sian interviziton. S-ano Mori Singo, peranto de EPĈ, esperis, ke la japanaj kaj ĉinaj samideanoj ne limigos sin nur al korespondado aŭ interŝanĝo de poŝtmarkoj, sed starigos pli fortan interligon. La aliaj parolantoj esprimis siajn kontentecon kaj admiron pri EPĈ, kaj ankoraŭ aliaj donis kritikojn. Unu el la lastaj rimarkigis, ke mankas varieco en la tipografia formo de la titoloj de la artikoloj de EPĈ kaj sekve ofte montriĝis monotoneco. Alia atentigis, ke estas preferinde ne ŝanĝi tro ofte la transskriban sistemon de ĉinaj propraj nomoj. Multaj sentis amikan prizorgemon pri la cirkul-kvanto de EPĈ en Japanio kaj faris proponojn pri la pligrandigo de la nombro de abonantoj.

 

    En la antaŭtagmezo de la 30-a estis prezentata en la kongresejo la filmo "La Tero post Nuklea Milito" farita de NHK (Japana Brodkasta Asocio). Unue parolis ĉina esperantisto, kiu menciis interalie la kruelajn okazintaĵojn dum la Dua Mondmilito kaj emfazis la necesecon kaj gravecon de la kunlaboro inter diverslandaj popoloj por konservi la pacon kaj kontraŭstari al la nuklea milito.

 

    Post la fermiĝo de la kongreso ni veturis al Sizuoka en la 1-a de septembro. Veninte al la loĝejo de s-ro Rokuro Tokuda, multjara amiko kaj peranto de EPĈ, ni estis fotitaj kune kun niaj japanaj gesamideanoj antaŭ la pordo. S-ro Tokuda, kiu estis ripozanta post malsaniĝo, volis akcepti nin tuj post kiam li informiĝis pri nia alveno. Ĝoje ni venis sinsekve en la enirejon de lia domo, kaj ges-roj Tokuda atendis nin ĉe la pordo de sia ĉambro. S-ro Tokuda estis en bona humoro, kvankam li ŝajnis iom malforta. Sendube li trovis nian viziton agrabla, dum por ni mem ankaŭ estis plezuro intervidiĝi kun la du gesinjoroj. Por ne ĝeni ilin tro multe ni restadis mallonge, deziris al s-ro Tokuda perfektan resaniĝon kaj diris al ili ĝis-revidon.

 

    Tagmeze la sizuokaj gesamideanoj regalis nin per japanstila tagmanĝo.Ĉiuj sidiĝis sur tatamo, prezentis sin mem unu post alia kaj interparolis en gaja atmosfero. Post la manĝo ni iris al kelkaj lokaj vidindaĵoj kondukate de niaj gastigantoj.

 

    Proksimiĝis la vespero, kiam ni venis al Nagoja la saman tagon. Kelkaj japanaj geesperantistoj estis atendantaj nin, kaj inter ili troviĝis nia malnova amiko s-ro Takenaka Ĝisuke kaj ankaŭ s-ro Nagase Yosikatu, kiuj ambaŭ vizitis Ĉinion antaŭ du jaroj. Tuj poste, ni ĉeestis bankedon aranĝitan en nia honoro, kaj s-ro Nagase donis tre entuziasman paroladon. Tiuvespere s-ro Takenaka estis en tre gaja humoro kaj montriĝis vere vigla malgraŭ sia granda aĝo. Unu el la ĉeestantaj japanaj gesamideanoj elprenis bambuan fluton konsistantan el du partoj kaj kunigante ilin li ludis per ĝi belan melodion en fervora aplaŭdado. Post la bankedo s-ro Nagase kondukis nin al kafejo, kaj tie ni longe interbabilis ĝis malfrua horo.

 

    La sekvantan tagon s-ro Nagase kondukis nin al Chubu-universitato, kie sukcese funkcias komputer-sistemo de tradukado japan-anglen-esperanten. S-ro Hiroshi Katsumori, vicdirektoro de la universitato, estas ankaŭ esperantisto kaj li tre afable kaj fervore akceptis nin. La laborantoj en la komputer-fako klarigis al ni la funkcion de la tradukprocedo, kaj ni memfaris kelkajn provojn.

 

    Ni veturis al Takatuki la saman tagon kaj atingis ĝin antaŭ la vespero. S-ino Takeuti Tomiko, kiu multjare plenumas peradon por EPĈ, atendis nin en la stacidomo en akompano de alia japana samideanino. Tiutage s-roTakeuti Yosikazu restadis en Tokio pro profesiaj aferoj kaj s-ino Takeuti sola akceptis nin, tamen ni estis kore dankaj pro ilia entuziasma gastigado. Post nia alveno al ilia domo s-ro Esaki Masayasu, nia alia peranto, venis kune kun sia amiko — alia esperantisto. Ni ĉirkaŭe sidiĝis kaj longe interparolis pri la demando de disvastigo de ĉinaj E-eldonaĵoj kaj la progreso de Esperanto inter japanaj gejunuloj. Matene de la 3-a, reportero el Osaka-oficejo de la ĵurnalo Mainiti intervjuis nin, kaj en la 6-a aperis en tiu ĵurnalo mallonga informo kun foto pri nia vizito al Japanio kaj pri la nuna stato de E-movado en Ĉinio.

 

    En la vespero de la 3-a ni iris al la oficejo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, kie ni intervidiĝis kun s-ro Mijamoto Masao, s-ro Sakamoto Syôzi kaj kelkaj aliaj japanaj gesamideanoj. Dum multaj jaroj niaj japanaj amikoj en tiu ligo faris elstaran laboron en la kampo de kompilado kaj eldonado de E-libroj.

 

    En la 4-a s-ro Sakamoto Syôzi kondukis nin al kelkaj vizitindaj lokoj en Osaka, kaj posttagmeze ni hejmen reflugis al Ĉinio.

 

    Ĝis revido, karaj japanaj gesamideanoj. Dum tiu ĉi mallonga naŭtaga vizito la afabla gastigado fare de japanaj geesperantistoj kaj ilia komplezo, la beleco kaj abundeco montriĝintaj ĉie en Japanio kaj la inteligenteco kaj sindediĉemo de la japana popolo — ĉio ĉi tio donis al ni ege profundan impreson. Por plue antaŭenigi nian amikecon kaj plifortigi nian komunan aferon de paco, estas sendube necese, ke la ĉinaj kaj japanaj esperantistoj starigu inter si ankoraŭ pli intiman rilaton kaj daŭre marŝu mano en mano sur la vojo de kunlaboro.

 

    * Ivan ko (1914—2004), ĉina veterana esperantisto kaj redaktoro de EPĈ

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng