Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Amendita leĝo reduktas akcidentojn pro postdrinka stirado
2011-05-04

 

 

    Ĉinio vidis akran falon de vojaj akcidentoj kaŭzitaj de postdrinka stirado en la ĵus pasinta longa semajnfino, post kiam validiĝis la amendita leĝo, kiu pli severe punas postdrinkajn stirantojn, en la 1-a de majo.

 

    Laŭ la trafika administracio sub la Ministerio pri Publika Sekureco en la 3a de majo, falis je 27.6% la nombro de vojaj akcidentoj rilataj al postdrinka stirado en la ĵus pasintaj tri ferioj, kaj samtempe malpliiĝis je 54.6% la mortokvanto.

 

    La nuna leĝo tekstas, ke konviktitaj postdrinkaj stirantoj perdos sian stir-licencon por kvin jaroj.

 

    Ĝi ankaŭ preskribas, ke la postdrinkaj stirantoj, kiuj kaŭzis seriozan akcidenton, perdos la licencon por ĉiam.

 

    Laǔ la nuna leĝo stirantoj, kiuj havas almenaŭ 80 miligramojn da alkoholaĵo en 100 mililitroj da sango, estas konsideritaj drinkintaj.

 

    La antaŭa leĝo suspendis al la postdrinkaj stirantoj la licencon por tri ĝis ses monatoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng