2011-05-04
Antaŭ kelkaj tagoj la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo punis 2 milionojn da juanoj al Unilever, la granda brita kompanio pri manĝaĵoj kaj personaj produktaĵoj. La kialo estas tio, ke la lasta dissemis famon pri prez-altigo kaj formis kartelon kun usonaj konkurencantoj Proctor and Gamble. Tio estas la plej alta punpago por la agado.
En marto kelkaj ĉefaj produktantoj de hejmaj kaj person-prizorgaj produktaĵoj inkluzive de Proctor and Gamble kaj Unilever en Ĉinio aparte deklaris, ke ekde la 1-a de aprilo ili je 10% altigos la prezon de siaj produktaĵoj -- lav-pulvoroj en la lando. Tio kaŭzis merkatan panikon. Fakuloj diris, ke la kolektiva altigo de prezo ekvivalentas koluzion inter la konkurencantoj, kaj tio malobservis la Leĝojn pri Kontraŭ-monopoligio.
Redaktoro: Chen Ji
|