Wen Jiabao kaj pekinaj junuloj kunsidis en Zhongnanhai
2011-05-05
La 3-an de majo, antaǔ alveno de la Junulara Tago (la 4-a de majo), Wen Jiabao, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ĉefministro, kaj 20 junuloj el diversaj rondoj de Pekino kunsidis en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio, kaj interparolis pri kreska vojo de junuloj.
Antaǔ la kunsido la junuloj faris viziton en Zhongnanhai.