2011-05-05
67-jara kuba cigaro-rulanto Jose Castelar kreis marde novan Guinnes-rekordon, kiam li kompletigis masivan cigaron longan 81.80 metrojn kaj diametran 4 centimetrojn.
La grandega cigaro estas eksponita en la Internacia Turisma Foiro, Havano, kiu daŭras de la 3a ĝis la 7a de majo, kaj Castelar diris, ke lia sekva projekto estas ruli cigaron longan 100 metrojn.
"La venonta cigaro estos longa je 100 metroj. Kubo estas lando kie kreskas la plej bona tabako, kaj la plej longa cigaro restos ĉi tie, se Cueto vivos." li diris, aludante sian popularan nomon "el Cueto", kio signifas, ke lia atingo estas nesuperebla.
(Redaktoro: Liu Zijia) |