Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Unuaj Pioniroj de la Ĉina Esperanto-Ligo----Memore al la 60-jariĝo de ĈEL
2011-05-06

Zou Guoxiang*

 

    Ho, 60 jarojn jam aĝas la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    Tiom da jaroj estas nur palpebruma daŭro en la longa homa historio, tamen por unu organizaĵo, precipe por Esperanto-organizaĵo, memorinda mejloŝtono. La ligo estis fondita en 1951, unu jaron post ekfunkcio de la revuo El Popola Ĉinio kaj du jarojn post stariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Tiuj 60 jaroj kovras preskaŭ la tutan historion de la nova Ĉinio. ĈEL iris sian neglatan malfacilan vojon, tamen gloran. Ni scias, kiaj ŝanĝoj okazis en Ĉinio kaj ankaŭ en la mondo en tiu periodo? Pri tio la revuo EPĈ, la organo de ĈEL, raportis al niaj legantoj sekvante la paŝojn de nia lando kaj la mondo. Dum la 60 jaroj la Ĉina Esperanto-Ligo faris eblajn penojn por antaŭenpuŝi la movadon kaj atingis rimarkindajn sukcesojn en la landa movado kaj la internacia agado. La sukcesoj rememorigas al mi tiujn pionirojn, kiuj faris siajn sindonemajn klopodojn por la revuo kaj la ligo en la frua periodo. Mi volas nur per ĉi artikolo honori jenajn samideanojn, kun kiuj mi longe laboris aŭ ofte kontaktiĝis ekde 1958.

 

    Hu Yuzhi (Hujucz , 1896—1986)

 

    Sinjoro Hu Yuzhi estis la unua prezidanto de nia ligo kaj lerta stiristo de nia Movado. Li estis meritoplena kaj plej respektinda el miaj konataj esperantistoj.

 

    Li eklernis Esperanton en 1913. Dum pli ol 70 jaroj depost sia esperantistiĝo li faris senlacan kaj obstinan batalon kaj dediĉis sian tutan vivon por la ĉina Esperanto-movado kaj ankaŭ por la revolucia afero de la ĉina popolo.

 

    En 1920 s-ro Hu kune kun Lu Shikai kaj Stopani restarigis la Ŝanhajan Esperanto-Asocion kaj post tio li publikigis serion da artikoloj pri Esperanto, tradukis E-verkojn, establis Esperantan revuon kaj korespondan E-lernejon. En 1931 li forlasis Francion kaj survoje faris viziton al Moskvo. Reveninte al la patrio, li verkis “Unu Semajno en Moskvo, kies nova penso multe inspiris ĉinajn junulojn kaj esperantistojn al revolucio. En la sama jaro li kune kun Lou Shiyi, Ĵelezo kaj Zhang Qicheng fondis la Ĉinan Proletan Esperantistan Union, kiu funkciigis E-kurson kaj eldonis revuon por propagandi la kontraŭjapanan nacisavan movadon. En 1938 li laboris sub la gvido de Zhou Enlai kaj samtempe faris E-propagandon. En 1941—1947 li fuĝis al Singapuro, Indonezio kaj Malajzio, kaj tie redaktis du ĵurnalojn por raporti la Kontraŭjapanan Rezistmiliton kaj Esperanton.

 

    Tuj post la liberiĝo de Pekino en 1949, li okazigis kunsidojn de esperantistoj por lanĉi E-laboron. En la jaroj 1950 kaj 1951 oni eĉ ne povus imagi, en kia malfacila situacio kaŭzita de senĉesa multjara militado troviĝis la lando. Tiam li estis estro de la Ĝenerala Eldona Administracio kaj forte sentis la mankon de internacia rimedo por konigi la novan Ĉinion al alilandaj popoloj. Kaptante la ŝancon, li signife iniciatis kaj fondis la E-revuon EPĈ kaj la landan organizaĵon ĈEL kaj de tiam li ĉiam metis grandan atenton sur ĉiun paŝon de ilia evoluado.

 

    S-ro Hu povis ĝustatempe fari kuraĝan paŝon en historia turnopunkto. Estis li, kiu faris la raporton al la supera instanco, kun la peto revivigi la funkcion de EPĈ kaj ĈEL en 1956, post kiam li vizitis Sovetunion kaj Ĉehoslovakion kaj interalie esploris tieajn E-movadojn.

 

    Estis ankaŭ li, kiu proponis okazigi la Unuan Tutlandan Esperantan Laborkunsidon en la malfacila jaro 1963 kaj invitis vicĉefministron Chen Yi viziti la E-ekspozicion kaj fari gravan paroladon en la kunsido. Tiu faro turnis la situacion kaj puŝis la ĉinan E-movadon antaŭen. En la komenco de la 60-aj jaroj li proponis al la Radio Pekino (nun la Ĉina Radio Internacia) E-disaŭdigon, kiu efektiviĝis en la fino de 1964.

 

    Denove estis li, kiu kaptis la turnopunkton de ĉina E-movado post la “kultura revolucio” kaj ĝustatempe organizis la Duan Tutlandan Esperantan Laborkunsidon en 1979, kiu poste levis la alttajdon lerni Esperanton en la tuta Ĉinio.

 

    Estis ankoraŭ li, kiu aludis membrigi ĈEL-n al UEA, gastigi la 71-an UK-n en Pekino, kaj fondi la societon Amikoj de Esperanto. La laboroj de ĈEL kaj EPĈ iris pli malpli glate dank’ al liaj persona prestiĝo kaj alta rangeco de la kultura vicministro, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso kaj membro de Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    S-ro Hu faris gravan kontribuon por la ĉina Esperanto-movado, kaj lia nobla spirito prilumas nian vojon por ĉiam.

 

    Liaj ĉefaj verkoj estis “40 Jaroj de Esperanto", “Movado de Internacia Lingvo", “La Idealo kaj la Realo de Intenacia Lingvo", “Turo por Fali", “Hujucz kaj Esperanto” kaj aliaj.

 

    Zhang Qicheng (Ĉ. Ĉen, 1913—2004)

 

    Sinjoro Zhang Qiĉeng estis ankaŭ iniciatinto kaj fondinto de EPĈ kaj ĈEL. Dum sia tuta vivo li sin dediĉis plejparte al la ĉina E-movado.

 

    En 1928, tri jarojn post sia esperantistiĝo, s-ro Zhang kune kun Hu Yuzhi, Ĵelezo k. a. fondis la Ĉinan Proletan Esperantistan Union, kaj poste sin okupis per redaktado kaj eldono de la “Ĉina PEK-Bulteno”, “La Mondo” kaj “Esperanto”. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento li faris multon por antaŭenigi la ĉinan E-movadon.

 

    En 1950 kaj 1951 li laboris en la redakta sekcio sub la Ŝtata Informa kaj Eldona Administracio gvidata de Hu Yuzhi. Pro tio li ludis gravan rolon en la fondo kaj konstruo de la revuo kaj la ligo. Invitite en 1959, li ĉefredaktis “Ĉina Antologio 1919---1959” eldonitan de ĈEL.

 

    En 1979, post la “kultura revolucio”, s-ro Zhang, kiel ĉefredaktoro,denove laboris por EPĈ kaj faris eblajn klopodojn por altigi ĝian kvaliton kaj proksimigi ĝin al legantoj, precipe evitentigi ĝiajn Esperantajn trajtojn. Post sia emeritiĝo en 1983 li daŭre kontribuis al la revuo per verkado de artikoloj pri ĉinaj lingvo kaj kulturo, pri Konfuceanismo. Ekde 1979 li samtempe estis ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la societo Amikoj de Esperanto, kaj poste honora membro de UEA. Li faris multajn laborojn por membrigi ĈEL-n al UEA, prepari la 71-an UK-n en Pekino, intimigi la rilaton kun UEA kaj akceli la amikecon inter esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    En 2004, s-ro Zhang, 91-jara, debila, ĉeestis la inaŭguron de la 89-a UK en Pekino kaj faris tiel kortuŝan parolon, ke ĉiuj ĉeestantoj respekte stariĝis de la seĝo kaj longe aplaŭdis, iuj eĉ emociiĝis ĝis larmoj. Estas bedaŭrinde, ke li forpasis je la fino de la sama jaro.

 

    Liaj verkoj estis “Kolekto de Esperanta Internacia Korespondado” kaj multaj artikoloj aperintaj en “La Mondo” kaj “El Popola Ĉinio”.

 

    Feng Wenluo (Venlo Fon, 1901—1979)

 

    Sinjoro Feng Wenluo estis sindonema kaj persistema esperantisto. Li oferis siajn multajn jarojn unuflanke en E-lingvopolurado por EPĈ, libroeldono kaj radiodisaŭdigo, kaj aliflanke en kulturado de profesiaj E-laborantoj.

 

    Li eklernis Esperanton en la komenco de la 3-a jardeko de la 20-a jarcento, kaj en la jaro 1939 kune kun Ĵelezo funkciigis la Korespondan Esperanto-Lernejon en Chongqing. Li ĉefe respondecis pri instruado al 2000 kursanoj dum 5 jaroj.

 

    En 1950 kaj 1951, ankaŭ li partoprenis en la prepara laboro por fondi EPĈ kaj ĈEL. Invitite, li, kiel ĉefredaktoro, eklaboris por la revuo. Li zorgis pri la redakta laboro, kaj dume esperantigis artikolojn kaj poluradis tradukaĵojn. Depost 1957 li sole faris lingvopoluradon ne nur por la revuo, sed ankaŭ por libroj kadre de EPĈ en daŭro de pli ol 10 jaroj. Krome, oni taskis al li instrui Esperanton en la Ĉina Popola Universitato kaj la Pekina Disaŭdiga Instituto, kaj tiel li elkulturis E-laborantojn grupon post grupo por EPĈ, ĈEL, la Ĉina Radio Internacia, universitatoj kaj aliaj organizaĵoj. Poste li transposteniĝis al la E-sekcio de la Fremdlingva Eldonejo por plenumi lingvopoluradon super multaj E-libroj, inkluzive de la “Elektitaj Verkoj de MaŭZedong” en kvvar volumoj.

 

    Estas menciindaj liaj nobla personeco kaj sindonemo. En 1959, por preni unu plian funkciulon en la redakcion de EPĈ li antaŭdate emeritiĝis. En la maljuneco li biciklis al la oficejo, kaj foje falis de la biciklo kaj tiel rompiĝis lia kruro. Post la kuracado li devis iri per lambastonoj kaj ankoraŭ absorbite daŭrigis sian lingvopoluradon de E-libroj hejme. Li, kiel konstanta membro de ĈEL, sindoneme laboradis por nia movado ĝis la lasta spiro.

 

    S-ro Feng havis la verkojn “Plena Vortaro Esperanto-Ĉina”, “Elementa Kurso de Espranto” kaj aliajn.

 

    Zhang Hongfan (Honfan, 1910---1989)

 

    Sinjoro Zhang Hongfan estis serioza, studema kaj profundpensa homo. Li multe sin dediĉis al redaktado de la revuo EPĈ kaj kompilado de “Esperanto-Ĉina Vortaro”.

 

    En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento s-ro Zhang lernis en Jinan, Shandong-provinco kaj partoprenis en la movado de progresemaj studentoj kontraŭ la japana agreso. Pro tio, en 1932 li estis arestita kaj ĵetita en malliberejon. Poste li informiĝis pri Esperanto de la libro “Unu Semajno en Moskvo” verkita de s-ro Hu. Enkarcerigite, li ĝoje ricevis lernolibron de Esperanto kaj tiel eklernis ĝin. En 1937 li estis liberigita, kaj en 1942 komencis labori, kiel instruisto, en la Koresponda Esperanta Lernejo en Chongqing, fondita de Ĵelezo kaj Venlo Fon. Li tiel ekiris sur la vojon de Esperanto.

 

    En 1950 li estis unu el la laborantoj de EPĈ kaj en 1951 partoprenis en la prepara laboro por starigi ĈEL. Tiam en la redakcio laboris nur 3 personoj, kaj ili mem faris ĉion, de redakto, traduko....elsendo de la revuo. Li funkciis komence kiel redaktoro kaj poste kiel estro de la redakta sekcio de la ĉina lingvo. Li posedis multflankajn sciojn kaj riĉan sperton en redaktado. La artikoloj verkitaj kaj tradukitaj de li estis facile akcepteblaj kaj tre ŝatataj por niaj legantoj. Li tiel diligente laboris por EPĈ preskaŭ 30 jarojn.

 

    En 1979, s-ro Zhang prenis sur sin la taskon kompili la “Esperanto-Ĉina Vortaro”, proponitan de Chen Yuan, vicprezidanto de ĈEL, ĉar la tiam uzataj du vortaroj eldonitaj antaŭ pli ol 20 jaroj estis jam malmodernaj. La kompilado de vortaro bezonis mirindajn seriozecon kaj persistecon. En la komenco de la sama jaro li, kiel ĉefredaktoro, unue faris detalan kaj zorgeman planon pri kompilado kaj poste kune kun pli ol 30 kolegoj faris la longtempan kaj pezan laboron. Krome, li devis sola kontroli precizecon de ĉiu vorto kaj ĉiu artikolo en la vortaro. Dum 7 jaroj li laboradis sendimanĉe kaj senferie, malgraŭ varmegaj kaj frostaj tagoj, spite de siaj gravaj okul- kaj kor-malsanoj. Eĉ en la ĉina tradicia Printempa Festo li ankoraŭ sidis super la vortarkompilado. En 1987, fine eldoniĝis la ĝis nun plej ampleksa “Esperanto-Ĉina Vortaro” kun pli ol 40 000 artikoloj kaj 1 600 000 ideogramoj. Tiu ĉi vortaro estis premiita de la Kultura Ministrejo de Ĉinio kaj servas kiel valora riĉaĵo al la ĉinaj esperantistoj.

 

    Li estis honora komitatano de ĈEL, kaj vicprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio. Liaj ĉefaj verkoj tradukitaj estis “La Mondo Ne Havas Atendejon”, “Historio de la Lingvo Esperanto” kaj aliaj.

 

    Fang Shanjing (Tikos,1907—1983)

 

    Sinjoro Fang Shanjing estis obstina kaj spitema E-movadano, kiun li ŝatis tiel nomi sin. Li multe kontribuis por tradukado kaj lingvopolurado por EPĈ, kaj por disvastigo de Esperanto en la lando.

 

    Li eklernis Esperanton en 1924, kaj en 1929 li, Xiao Congyun, Fu Bicheng kaj aliaj kune fondis la Hankou-an Esperanto-Asocion kaj eldonis la revuon “La Espero”. En 1932 aliĝis al UEA kaj la Internacio de Proleta Esperantistaro kaj fondis Hankou-an Proletan Esperantistan Union. Pro tio li estis arestita de reakcia registaro. En 1933 li ĉinigis artikolon el Sovetunia Esperanto-revuo pri latinigo de ĉina skriblingvo kaj aperigis ĝin en ĉina gazeto. Tiu artikolo vekis grandan atenton de la ĉina kultura rondo. En 1938 li fondis “Voĉo el Oriento” por fari kontraŭjapanan raporton. Poste li migris al Hongkong kaj tie daŭrigis eldonon de la revuo ĝis 1940. En 1939, kunlabore kun la redakcio de “Orienta Kuriero”, li eldonis “Noveloj de Lusin”, kiu estis la unua Esperanto-versio de noveloj de tiu verkisto.

 

    Nelonge post la liberiĝo de Ŝanhajo, 1949, li kaj aliaj esperantistoj restarigis la Ŝanhajan Esperanto-Asocion. Li, kiel ĝia konsilanto, redaktis la revuon “Popola Mondo” kaj instruis Esperanton en la radiostacio de Ŝanhajo.

 

    En 1958 li eklaboris en la redakcio de “El Popola Ĉinio”, sin okupante per tradukado kaj lingvopolurado. Poste li longe gvidis la tradukan sekcion de EPĈ kaj metis multan atenton sur altigo de la lingva nivelo por la revuo. Krome, li sin okupis pri lingvopolurado unue por “Noveloj de Lusin” kaj poste por la poemoj de Maŭ Zedong.

 

    En 1972, li komencis kolekti E-materialojn el la biblioteko de EPĈ kaj li mem, kaj redaktis 21 titolojn de mimeografitaj lerniloj por senpage sendi ilin al E-lernantoj tra la lando. En 1978 li iniciatis E-tradukan ekzercadon por altigi la lingvonivelon de esperantistoj de la lando. En 1981 li fondis la Xinhua-an Korespondan Esperanto-Lernejon kun 400 mil kursanoj kaj funkciis kiel ĝia direktoro. Liaj faroj multe puŝis la ĉinan Esperanto-movadon en tiu periodo.

 

    Liaj ĉefaj verkoj estis “6 Lecionoj de Esperanto”, “Elementa Kurso de Esperanto” kaj “Kolektitaj Verkoj de Tikos”.

 

        Chen Shide (Zensto, 1905—1995)

 

    Sinjoro Chen Shide estis vigla, malkaŝema kaj liberpensa E-semanto. Kie li migris, tie li semis Esperanton, kaj fine ĝi floris kaj fruktis.

 

    Li sciiĝis pri Esperanto de sia patro kaj eklernis ĝin en 1928. Ĉirkaŭ la jaro 1930 li redaktis la revuon de la ŝanhaja telekomunika rondo kaj malfermis la Esperanto-rubrikon en ĝi por disvasdigi nian lingvon. En 1931 li kune kun Hujucz, Zhang Qicheng kaj aliaj fondis la Ĉinan Proletan Esperantistan Union, kies bulteno estis mimeografita en lia hejmo. En 1933 li organizis en sia hejm-urbo Suzhou la Esperanto-societon kaj en 1935 fondis la monatan revuon “Tagiĝo”. En tiu tempo li migradis al multaj lokoj kaj semis sian idealon. En 1938 li venis al la urbo Changsha kaj starigis la E-Asocion de la urbo, Hunan-provinco. Poste li fondis E-kurson en la urbo Chongqing, kaj funkciis kiel prezidanto de la Chongqing-a Esperantista Asocio starigita en 1950.

 

    En 1952 s-ro Chen venis al Pekino kaj laboris kiel sekretario de ĈEL. En 1957 li komencis sin okupi pri tradukado en la redakcio de EPĈ, kaj samtempe respondecis pri la funkcio de la Pekina E-Klubo kaj fondo de E-grupoj en la urbo. En 1963 kaj 1964, li kumule donis la konversacian lecionon al E-kursanoj en la Ĉina Popola Universitato kaj la Pekina Disaŭdiga Instituto, kaj tiel kune kun s-ro Feng elkulturis junajn profesiajn E-laborantojn, kies plejparto poste fariĝis eminentuloj por antaŭenigi la ĉinan E-movadon.

 

    En 1969 s-ro Chen revenis al sia hejmloko Suzhou kaj daŭre faris sian klopodon revigligi la E-movadon en la urbo. Dank’ al lia helpo unue restariĝis la Suzhou-a Esperanto-Asocio, kaj en 1983 fondiĝis ankaŭ la Jiangsu-a Esperanto-Asocio. En 1984 li revenis al Pekino kaj daŭre viglis en la ĉina E-movado.

 

    Li estis honora komitatano de ĈEL kaj ĉefkompilis “Nova Vortaro Esperanta-Ĉina”.

 

    Li Shijun (Laŭlumo, 1923-- )

 

    Sinjoro Li Shijun estas diligenta, lernema kaj lojala esperantisto. Li multe e kontribuis por altigo de la lingva nivelo de EPĈ, E-instruado, tradukado de libroj, precipe de ĉinaj klasikaĵoj, kaj Esperantlingva esplorado.

 

    Li eklernis Esperanton en 1940 per la koresponda E-lernejo en Chongqing kaj progresis rapide malgraŭ sia suferado de pulma tuberkulozo. Poste li legis multajn E-verkojn, ekzemple tiujn de Zamenhof, Kabe, Julio Baghy kaj aliaj stilistoj, tiel ke lia lingva nivelo multe altiĝis kaj formiĝis lia propra lingva stilo.

 

    En 1950, ankaŭ li, en la unua grupo, venis al la redakcio de EPĈ kaj faris la preparan laboron en la fondo de ĈEL. En la komenco mankis E-laborantoj, tial ili ne havis klaran labordividon inter si kaj devis mem plenumi ĉiun ajn aferon. Li, fervora kaj energia, jen tradukis artikolojn kaj vizitis presejon por korekti presprovaĵojn, jen sendis la revuojn al la internacia poŝtejo.... Li posedis multflankajn artojn, nome verki kaj traduki kanton kaj poemon, fari pentraĵon, ludi muzikilon, eĉ kudri veston por la familio. En l957, post la reaperigo de EPĈ, li daŭre laboris en la redakcio. Ekde la 70-aj jaroj, krom plenumi la tradukan taskon, li partoprenis en la lingva polurado kaj esperantigis multajn verkojn por EPĈ. Precipe post la 80-aj jaroj, kiam li prenis sur sin vicĉefredaktorecon, li dediĉis sian forton por altigi la lingvan nivelon de la revuo, kaj samtempe instruis Esperanton kaj kulturis E-funkciulojn por la redakcio, la ligo kaj aliaj E-organizaĵoj. Emeritiĝinte, li daŭre kontribuis al EPĈ kaj “La Mondo”, kaj esperantigis famajn ĉinajn klasikajn verkojn, inter kiuj troviĝas “Ĉe Akvorando”, “Romano pri Tri Regnoj” kaj “Pilgrimo al Okcidento”, krom la antaŭe tradukitaj “Mirrakontoj de Liaozhai”, “Frosta Nokto”, “Aŝma” k.a. La de li mem kompilitaj libroj estas: “Lernolibro de Esperanto”, “Esperanto-Kurso por Memlernado”, kaj la kunlabore kompilitaj “Esperanto-Ĉina Vortaro” kaj “100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio”.

 

    S-ro Li ĉiam viglas ankaŭ en la Pekina kaj aliloka movado. Li laŭeble ĉeestas ĉiun ajn E-aktivadon kaj faras paroladon pri iu temo koncerne Esperanton.

 

    S-ro Li estas honora membro de ĈEL kaj UEA, kaj ano de la Akademio de Esperanto.

 

    *Zou Guoxiang: eks-vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, eksaj vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj membro de ĝia Kontrola Komitato

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng