2011-05-06
 En ferma ceremonio de la 5-a forumo |
La 6-a "Forumo de la mondaj ĉin-lingvaj amaskomunikiloj" okazos de la 17-a ĝis la 19-a de septembro en Chongqing-urbo, sudokcidenta Ĉinio. Ĝin ĉeestos pli ol 400 ĉin-lingvaj amaskomunikiloj el ĉirkaŭ 50 landoj kaj regionoj.
La temo de la forumo estas "Eksterlandaj ĉin-lingvaj amaskomunikiloj sub la sistemo de internacia diskuta potenco". La ĉeestantoj diskutos pri la nuna situacio kaj sperto de ĉiuj ĉin-lingvaj amaskomunikiloj en la post-financkriza periodo por akceli komunikadon kaj kunlaboron de eksterlandaj ĉin-lingvaj amaskomunikiloj kaj la ĉefteraj amaskomunikiloj de Ĉinio, altigi la ĝeneralan konkurecan fortecon kaj influon, disvastigi la diskutan potencon de la tutglobaj ĉin-lingvaj amaskomunikiloj.
Redaktoro: Li Jianhua
|