| 2011-05-06
Matene de la 4-a de majo okazis en Pekino la ceremonio por startigi la torĉan stafetadon de la 26-a Monda Somera Universitata Sportkunveno. Li Keqiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro, bruligis la ĉefan torĉon kaj proklamis komenciĝon de la torĉa stafetado.
La 26-a Monda Somera Universitata Sportkunveno okazos de la 12-a ĝis la 23-a de aǔgusto en la ĉina suda urbo Shenzhen.
Redaktoro: Niu Xueqin
|