2011-05-06
 Jia Qinglin kaj honora prezidanto de Kuomintango Wu Boxiong |
La 6-an de majo en Chengdu inaŭguriĝis la Forumo pri Ekonomio, Komerco kaj Kulturo ambaŭflanke de Taiwan-markolo, tenata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango. La forumo finiĝos en la 8-a, kaj superaj gvidantoj de la du partioj ĉeestos ĝin. La du flankoj multe atentas la forumon, per kiu ili atingos interkonsentojn pri pliprofundaj interrilatoj.
La temo de la forumo estas "Profundi kunlaboron kaj akiri gajno-gajnon". Reprezentantoj ĉeestontaj la forumon, diskutos pri la 12-a 5-jara plano kaj "Ora 10-jara plano" de Taiwan, praktiko de la Framo-Interkonsento pri Ekononia Kunlaboro, ekonomia disvolviĝo, edukada kunlaboro kaj komunikado inter gejunuloj. Ili celas atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi pacan disvolviĝadon de la interrilatoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|